Baptismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Baptismo en Burlington, Vermonto, Usono

Baptismo estas la plej granda nekatolika kristana grupo en Usono, kaj havas milionojn da adeptoj alilande tra la mondo. Plej multaj baptistoj konsideras sin protestantoj, sed iuj malakceptas tiun nomon, argumentante ke la prauloj de baptismo jam ne estis romkatolikoj longe antaŭ ol la epoko de Kalvino kaj Lutero.

Historie, la usonaj baptismaj grupoj devenis plejparte de la anglaj baptistoj de la unua duono de la 17a jarcento, kiuj ŝajne estiĝis kiam kelkaj grupoj de anglaj puritanoj, ekzilite al Holando, ekkonis la instruojn de la menonanoj pri la bapto kaj la naturo de la eklezio (t.e., ke la eklezio konsistu el konfesintaj baptitaj kredantoj, kaj ke sekve oni ne baptu infanetojn). De la menonanoj la baptistoj akiris ankaŭ sian principon pri disigo de la ŝtato disde la eklezio, kiun ili unuafoje realigis en politika komunumo kiam la baptisma pastoro Roger Williams fondis la kolonion Providence (nun la usona ŝtato Rhode Island) en 1636.

Tri usonaj prezidentoj (Harry S. Truman, Jimmy Carter kaj William J. Clinton) estis baptismanoj, kaj la konata estro de la movado por civilaj rajtoj de afrikdevenaj usonanoj, d-ro Martin Luther King, estis baptisma pastoro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj kaj statistikoj de la Baptisma Monda Asocio (en angla lingvo) greke paĝoj pri la "Suda Baptisma Konvencio" (en angla lingvo) greke informoj de la Amerika Baptisma Historia Socio (en angla lingvo) greke [1] Unuetaĝa Usono ĉ. 28 "Juna baptisto"


Ŝablono:Ĝermo-religio