Bapto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bapto estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito (la Triunuo).

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("trempi").

Iuj eklezioj baptas bebojn, donante al ili kristanan nomon, aliaj nur baptas tiujn, kiuj konscie kaj mature komprenas la riton.

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la frunton per sankta oleo.

Bapto de Kredantoj

Bapto de plenkreskulo

Oni nomas "Bapto de Kredantoj" la doktrinon laŭ kiu oni baptu nur la plenkreskulojn aŭ nur tiujn, kiuj povas respondeci pri sia fido. Tion defendas multaj kristanaj grupoj, kiel la Baptistoj.

Bebobapto

Bapto de bebo

Bebobapto estas la doktrino de kristanaj grupoj kiuj permesas la bapton de infanetoj. La plej malnovaj eklezioj kaj eĉ multaj protestantaj grupoj permesas tion.

Sanga Bapto

En la katolikismo kaj ortodoksismo oni kredas ke se iu suferas martirigon pro la kristana fido, eĉ se tiu ankoraŭ ne estis baptita, la elverŝo de ties sango valoras kiel la bapto mem.

Dezira Bapto

En la katolikismo, dezira bapto estas la kredo laŭ kiu la deziro de bapto estas sufiĉa por tiuj kiuj mortis antaŭ ol esti baptitaj. Tiu nocio supozas, ke bapto estas esenca al savo. En ĝia ekstrema formo, tiu nocio certigas, ke nekristanoj, kiuj praktikas la plinoblajn elementojn de iliaj religioj, ricevas la benojn de la bapto eĉ sen koni Kriston.


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://cho.cz/www/?clanek=706 greke http://www.katechismus.cz/paragraf.php?sel_paragraf=1260 greke http://home.tiscali.cz/cz612165//svatost.html greke http://www.karmel.cz/casopis/2003/4-03.html#c3