Barĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telero da barĉo

Barĉo [Barŝĉo, Borŝĉo] (ukraine kaj ruse борщ borŝĉ, pole barszcz barŝĉ, litove Barščiai, latve Borščs) estas varma supo de kelkaj slavaj kaj duavice ankaŭ baltiaj popoloj. Ĝi estas konsiderata nacia plado en diversaj landoj.

Ĝi estas kuirata el ruĝa beto, brasiko, cepo, karoto kaj (aŭ) diversaj specoj de viando (plej ofte el porkaĵo). Tipaj ingrediencoj estas aneto kaj acidkremo. Iuj preferas manĝi barĉon kun speciala ajligita pano - pampuŝko.

Ingrediencoj por 4 porcioj: 2 grandaj betoj; 250g da blanka brasiko aŭ saŭrkraŭto; 2 terpomoj; 1-2 karotoj; 1 petrosela radiko; 1-2 cepbulboj; 1 manĝkulero da tomata pasto aŭ 2 freŝaj tomatoj; 2 manĝkuleroj da porka graso; 100g da lardo; 1 manĝkulero da sukero; 1 manĝkulero da triprocenta vinagro; salo laŭguste; 1,5 litroj da vianda buljono, verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 2 ajleroj; 1 manĝkulero da faruno; 2-3 laŭraj folioj; 100g da acidkremo.

Preparo: en bolantan buljonon metu bone distranĉitan brasikon kune kun terpomoj kaj kuiru 10-15 minutojn. En alia ujo brezu raspitajn betojn, petroselan radikon, karotojn kaj cepbulbojn kune kun tomatoj, sukero kaj vinagro dum 20-25 minutoj. En bovlo pistu ajlerojn kune kun mola graso. Distranĉu lardon kiel kubetoj. 5-7 minutojn ĝis fino de preparo aldonu miksaĵon el faruno kaj buljono, miksaĵon el ajleroj kaj graso, kubetojn de lardo, laŭrajn foliojn kaj enhavon de la alia ujo. En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

Eksteraj ligiloj