Akvorezervejo de Cíjara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baraĵlago de Cíjara)
Akvorezervejo de Cíjara
baraĵlago [+]

LandoHispanio
Koordinatoj39° 20′ 2″ N, 4° 53′ 7″ U (mapo)39.333888888889-4.8852777777778Koordinatoj: 39° 20′ 2″ N, 4° 53′ 7″ U (mapo)

Akvorezervejo de Cíjara (Hispanio)
Akvorezervejo de Cíjara (Hispanio)
DEC
Akvorezervejo de Cíjara
Akvorezervejo de Cíjara
Map
Akvorezervejo de Cíjara
Vikimedia Komunejo:  Cíjara reservoir [+]
vdr
Natura medio ĉe kiu situantas la akvorezervejo.

La Akvorezervejo de Cíjara [ziĥAra] estis konstruita en la jaro 1956 ene de la agado de la Plan Badajoz ĉe la rivero Gvadiano en enklavo nome Portillo del Cíjara (pordegeto), en la limo inter la provincoj de Toledo kaj provinco de Badajoz.

Ĝi inundas totalon de 6565 ha kaj havas longon de 45 km, tuŝe la setlejojn de Villarta de los Montes, Helechosa de los Montes, Setlejo de Cíjara, Anchuras, Bohonal de los Montes, Santa Quiteria kaj Puerto Rey. La ĉefaj riveroj kiuj plenigas ĝin estas Gvadiano kaj Estena.

Natura medio[redakti | redakti fonton]

La akvorezervejo lokas ene de la Nacia Ĉasrezervejo de Cíjara, formata de lokoj de granda beleco ene de la pli de 25000 hektaroj etenda de ĉi tiu protektita spaco kiu loĝigas cervojn, aprojn, damaojn, lutrojn, aglojn, perdrikojn, linkojn, nigrajn cikoniojn... Krome, la akvorezervejo de Cíjara konstituas unu el la pli bonkvalitaj naciaj fiŝkaptaj rezervejoj en Ekstremaduro, kie oni povas trovi ekzemplerojn de ezokoj, nigraj perkoj, barbfiŝoj...

La vegetaĵaro estas formata de arbaro kaj mediteraneaj makiso, kvankam en iuj zonoj aperas ankaŭ pinoj kaj eŭkaliptoj de rearbarigo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Akvorezervejo de Cíjara havas plurajn distrajn areojn. Ĉi tiuj disponas de parkadejoj por aŭtoj kaj subĉielaj manĝejoj kun rostokradoj. La aktivecoj kiuj pli oni praktikas estas banado en somero kaj akvaj aktivecoj kiaj navigacio kaj fiŝkaptado. Oni povas realigi ankaŭ aktivecojn de padumado, montobiciklado, piedirado, ĉasado, birdumado kaj media edukado.

Eksternaj ligoj[redakti | redakti fonton]