Baraĵlago de Orellana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baraĵlago de Orellana
baraĵlagoLoko de Komunuma Gravo [+]

LandoHispanio

Supermara alteco318 msnm [+]
Koordinatoj38° 59′ 9″ N, 5° 32′ 16″ U (mapo)38.98583333-5.53777778Koordinatoj: 38° 59′ 9″ N, 5° 32′ 16″ U (mapo)
Areo55,57 km² (5 557 ha) [+]

Baraĵlago de Orellana (Hispanio)
Baraĵlago de Orellana (Hispanio)
DEC
Baraĵlago de Orellana
Baraĵlago de Orellana
Map
Baraĵlago de Orellana
Vikimedia Komunejo:  Orellana Reservoir [+]
vdr
Akvobaraĵo de Orellana.

La Baraĵlago de Orellana, Akvobaraĵo de Orellana aŭ en hispana Embalse de Orellana [oreJAna] estas la plej granda de la situantaj en la meza fluejo de la Rivero Guadiana, estas regulata de tiuj de García de Sola kaj Cíjara kaj pere de la transakvejo el la Baraĵlago de Zújar kaj Baraĵlago de La Serena. Ĝi estis konstruita ene de la agado de la nomita Plan Badajoz, laŭ kiu oni konstruis kelkajn akvobaraĵojn en la zono cele al havigo de akvo por irigacio en la provinco Badajoz.

La zono havas infrastrukturon por la praktiki de akvosportoj, kaj por banado, ricevante la nomon "Costa Dulce" (dolĉa marbordo).

La surfaco de la baraĵlago estas de 5084 ha, inklude en la municipaj teritorioj de Orellana la Vieja, Orellana de la Sierra, Acedera, Navalvillar de Pela, Casas de Don Pedro, Talarrubias, Puebla de Alcocer, Esparragosa de Lares kaj Campanario. La propra akvobaraĵo estas tute apud Orellana la Vieja.

Kun la "lagetoj de la Albuera" ĝi estas komponita el unikaj humidejoj de Ekstremaduro kiuj apartenas al la listo de humidejoj de internacia gravo establita en la Ramsar-Interkonsento, kun aliaj lokoj ekster la regiono tiom famaj kiom Las Tablas de Daimiel, Doñana aŭ la Delto de Ebro.

En 1989, tiu zono estis klasita kiel protektita birda areo Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA). En 1998 oni inkludis ĝin ene de la Reto NATURA 2000 pere de la figuro de Zona de Especial Conservación. Observeblas tie ekzempleroj de gipo, reĝa aglo, cirkuoj, nigra cikonio,... Kaj krom birdoj estas aliaj interesaj animaloj kiaj lutro, melo kaj bufo Epidalea calamita.

38° 59′ 09″ N 5° 32′ 16″ O / 38.98583 °N, 5.53778 °O / 38.98583; 5.53778 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]