Barabás Miklós Céh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barabás Miklós Céh (Gildo Miklós Barabás) estas hungara belarto asocio en Rumanio kun sidejo en Cluj-Napoca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originale ĝi funkciis inter 1929-1945. Dum tiu periodo ĝi organizis 11 ekspoziciojn kaj prezentis pli ol 1300 kreintaĵojn. Oni eldonis katalogojn por ĉiuj ekspozicioj kaj organizis ekspozicigvidadon. En 1942 oni organizis ekspozicion en Bistriţa kaj en 1943 du ekspoziciojn en Târgu Mureş. Inter 28-a de decembro 1941 kaj 11-a de januaro 1942 la asocio organizis ekspozicion el la verkoj de Imre Nagy. Je printempo de la jaro 1943 oni finis la konstruadon laŭ la projektoj de Károly Kós de la Belartekspoziciejo (Műcsarnok] en Cluj-Napoca . La asocio refondiĝis en 1994 kaj ĝian unuan ekspozicion faris en 1996. La celo de asocio estis kaj estas la defendo materia kaj morala de la anoj kaj la konatigo de iliaj verkoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]