Barata Instituto de Scienco
| Barata Instituto de Scienco | ||
|---|---|---|
| esplora instituto altlernejo | ||
| Informoj | ||
| fondodato | 27-a de majo 1909 | |
| fondinto(j) | Jamsetji Tata vd | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 13° 1′ 11″ N, 77° 33′ 58″ O (mapo)13.0197877.56605Koordinatoj: 13° 1′ 11″ N, 77° 33′ 58″ O (mapo) | |
| lando | Barato | |
| urbo | Bengaluro | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 4 695 vd (stato: 2022) | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| vd | ||
| filioj | ||
| vd | ||
|
| ||
La Barata Instituto de Scienco (angle Indian Institute of Science, akronime IISc, neoficiale ankaŭ "Tata Instituto") estas esplorinstitucio kaj universitato, kiu laborigas ĉefe doktoriĝintojn.
Ĝia kampuso situas en Bengaluro, Barato. La instituto estas vaste rigardata kiel la plej bona institucio en Barato en sia fako. [1]
La IISc estis fondita dum la brita kolonia epoko laŭ instigo de la barata industriisto Jamshedji Tata, kun konsiloj kaj subteno de la angla Nobel-premiito William Ramsay. Ĝi komencis operaciojn en 1909, kaj ĝia unua barata direktoro estis la Nobel-premiito Siro C.V. Raman. [2]
Organizo
[redakti | redakti fonton]Pli ol 1 500 studentoj estas enskribitaj en bakalaŭraj kaj magistraj programoj (B.Sc., M.Tek., M.Mgt., kaj M.Des.). Pli ol 2 100 studentoj studas por doktora aŭ "Integra PhD" (kombino de magistra kaj doktora gradoj).
La instituto estas dividita en 54 akademiajn kaj administrajn fakojn (fakoj, centroj), ĉiu el kiuj estas asignita al unu el sep dividoj :
- Biologiaj Sciencoj
- Kemiaj Sciencoj
- Elektraj Sciencoj
- Interfaka Esplorado
- Mekanikaj Sciencoj
- Fizikaj kaj Matematikaj Sciencoj
- Centroj sub la Direktoro
IISc havas la plej multajn publikaĵojn el ĉiuj akademiaj institucioj en Barato. Ĝi estis ĉiujare rangigita kiel la plej bona, kaj ofte la sola, universitato en Barato ekde kiam la Ŝanhaja akademia rangotabelo de universitatoj en la mondo (Q478743) unue estis faritaj en 2003 ĝis 2017. Ĝi estis la plej alt-rangigita institucio en Barato en la Times Higher Education Rankings de 2015 ĝis 2018.
Krome, la instituto inkluzivas la Centron por Elektronika Dezajno kaj Teknologio, la Centron por Eduka Disvolviĝo, la Centron por Sponsorado de Novaj Projektoj, la Centron por Scienca kaj Industria Konsultado, la J. Tata Memorial Bibliotekon, la Nacian Centron por Scienca Informo, la Superkomputilan Centron por Disvolviĝo kaj Edukado, la Centron por Bioinformo, la Centron por Ciferecaj Informaj Servoj, kaj la Centran Arkivon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IIT Delhi, IIT Bombay and IISc Bengaluru granted Institute of Eminence status (9 July 2018). Alirita 12 November 2023 .
- ↑ Our Heritage. Pursuit and Promotion of Science. Indian Institute of Science. Arkivita el la originalo je 2022-10-09. Alirita 19 October 2012 .


