Barata Instituto de Teknologio de Ĥargopur
Aspekto
| Barata Instituto de Teknologio de Ĥargopur | ||
|---|---|---|
| teĥnologia universitato | ||
| moto | hindie योगः कर्मसु कौशलम्, yogaḥ karmasu kauśhalam Plejboneco en ago estas Jogo | |
| Informoj | ||
| fondodato | 1951 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 22° 19′ 11″ N, 87° 18′ 36″ O (mapo)22.31971388888987.309963888889Koordinatoj: 22° 19′ 11″ N, 87° 18′ 36″ O (mapo) | |
| lando | Barato | |
| urbo | Ĥargopur | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| ||
| filioj | ||
| ||
|
| ||
La Barata Instituto de Teknologio de Ĥargopur (ankaŭ IIT-Ĥargopur aŭ IITKGP; hindie भारतीय प्रौद्योगिकी संस्थान खड़गपुर) estas teknika universitato en Ĥargopur en la barata subŝtato Okcidenta Bengalio, 120 km okcidente de Kolkato. [1]
Ĝi estis establita en 1950 kiel Orienta Supera Teknika Instituto, kaj ricevis la statuson IIT en 1951. Ĝi estas la plej malnova el la Barataj Institutoj de Teknologio kaj unu el la plej gravaj teknikaj universitatoj en Barato.
Ĉi tiu institucio estas konsiderata la plej bona teknologia universitato de Barato en 2007. [2]
En akademiaj rangotabeloj de barataj universitatoj, IIT Kharagpur estas inter la plej bonaj. [3] Nuntempe, ĉirkaŭ 2 700 studentoj studas ĉi tie.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About IIT Kharagpur (14 October 2024). Alirita 14 October 2024 .
- ↑ DataQuest India 2008 Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120208132833) – India's 20 Top T-Schools in 2007.
- ↑ "IIT-Khargapur, IIT-Madras, BHU get Institution of Eminence (IoE) status", LiveMint, 5 September 2019. (angle)


