Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanta nomo Barata Organizo pri Kosmo Esplorado (BOKE)
Oficialaj nomoj anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO
hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो
Fondiĝo 15-a de aŭgusto 1969
Tipo de la Organizo Kosma agentejo
Prezidanto D-ro. K. Radhakrishnan
Ĉefaj raketoj PSLV
GSLV
GSLV Mark III
Ĉefa lanĉhaveno Satish Dhawan Space Centre
Retejo ISRO

Barata Organizo pri Kosmo Esplorado (BOKE, anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO; hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो) estas barata, registara organizo pri esplorado de kosmo. La organizo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1969. La ĉefa celo pro krei la organizon estis asisti la loĝantojn de la nacio socie kaj ekonomie.[1]

Unua artefarita satelito

La unua satelito kreita de BOKE estis lanĉita per soveta raketo en 1975.[1] La artefarita satelito nomiĝis Aryabhatta, laŭ la nomo de antikva barata matematikisto.

Unua raketo

La unua satelito lanĉita per raketo desegnita de la organizo estis Rohini-1B. Raketo SLV-3 alportis la sateliton al tera orbito. Ekde tiam, BOKE desegnas kaj lanĉas pli teĥnologie kompleksajn satelitojn per pli fortaj raketoj.[1]

Luna esplorado

BOKE lanĉis sian unuan kosman veturilon por la esplorado de la Luno la 22-an de oktobro 2008.[2] La veturilon oni nomis Chandrayan-1 (Luna Veturilo-1) kaj raketo PSLV C11 alportis ĝin al la Luno.

Marsa esplorado

La 5-an de novembro 2013, BOKE lanĉis kosmosondilon Mangalyaan (Marsa Veturilo) al planedo Marso. La 1.343 kilogramoj peza sondilo vojaĝos dum 299 tagojn, tra 400 milionoj kilometroj, kaj alvenos al Marso 24-an de septembro 2014. La sondilo kuŝos sin en marsa orbito kaj eksperimentos por esplorado de metano sur la ruĝa planedo.[3]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Siddiqi, Asif International Space Agencies. US Centennial of Flight Commision. Alirita 2012-05-05.
  2. Chandrayan-1 - Mission Profile. Indian Space Research Organisation. Alirita 2012-05-05.
  3. ਮੰਗਲ ਮਿਸ਼ਨ ਦਾ ਮੰਗਲਮਈ ਆਗਾਜ਼. ਪੰਜਾਬੀ ਟ੍ਰਿਬਿਊਨ (2013-11-06).

Eksteraj ligiloj