Barato en la Somera Olimpiko 1948

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la vira hokea teamo
Barato en la Somera Olimpiko 1948
Somera Olimpiko 1948 en Londono
Flagtenanto: 
Sportistoj 79 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 22
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La barata teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1948 en Londono havis 79 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 22-an rangon.

Estis la unua fojo, ke la teamo povis reprezenti sendependan ŝtaton Barato: la antaŭajn fojojn la lando ankoraŭ estis kolonio de la Brita Imperio.

La Barata Olimpika Asocio, kiu oficialiĝis en 1927, subtenis la baratan teamon, kaj, kiel en la pasintaj olimpikoj, la vira hokea teamo en la olimpiko denove rikoltis oran medalon. Al la ora teamo de 1948 apartenis Leslie Claudius, Walter D’Souza, Keshav Dutt, Lawrie Fernandes, Ranganathan Francis, Gerry Glackan, Akhtar Hussain, Pat Jansen, Amir Kumar, Kishan Lal, Leo Pinto, Jaswant Singh Rajput, Latifur Rehman, Reginald Rodrigues, Tarlochan Singh Bawa, Randhir Singh Gentle, Balbir Singh, Grahanandan Singh, Kunwar Digvijay Singh kaj Maxie Vaz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la barata teamo en la malferma ceremonio


emblemo
emblemo