Barbadillo del Mercado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbadillo del Mercado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09613
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 3° 21′ U (mapo)42.039166666667-3.3583333333333Koordinatoj: 42° 2′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 15,19 km² (1 519 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbadillo del Mercado (Provinco Burgoso)
Barbadillo del Mercado (Provinco Burgoso)
DEC
Barbadillo del Mercado
Barbadillo del Mercado
Situo de Barbadillo del Mercado
Barbadillo del Mercado (Hispanio)
Barbadillo del Mercado (Hispanio)
DEC
Barbadillo del Mercado
Barbadillo del Mercado
Situo de Barbadillo del Mercado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbadillo del Mercado [+]
vdr

Barbadillo del Mercado [barbaDiljo delmerKAdo] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Barbadillo del Mercado estas komprenebla kiel B. de la Bazaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
Preĝejo de la Triunuo kaj Konvento de la Dominikanoj.
Pilorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 144 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Fum la 16-a jarcento Barbadillo luktis kontraŭ la nobela familio Lara kaj poste kontraŭ la urbo Burgoso, por defendis sian sendependecon.

La loĝloko havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediteraneo, kiu funkciis inter 1930 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), minado, forstado, ĉasado, fiŝkaptado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, la ermitejoj, la pontoj, la konvento, fontano, blazondomoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]