Barbara (Sankta)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara |
Sankta | ||
Barbara | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Βαρβάρα | ||
Naskiĝo | 3-a jarcento en Nikomedio | |
Morto | 3-a/4-a jarcento en Nikomedio | |
Mortis pro | senkapigo [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | miraklisto • malliberulo [#] | |
Aktiva dum | 3-a jarcento–4-a jarcento [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 4-a de decembro | |
Atributoj | palma branĉeto, turo, libro, kaliko | |
Patroneco | ministoj kaj artilerianoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Barbara estas iama katolikisma sanktulino, patrono de ministoj kaj artilerianoj.
Ŝi apartenas al la “14 helpantoj en mizero“.
La vivo de sankta Barbara ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de la Ĝenerala Roma Kalendaro kaj ne de la listo de katolikaj sanktuloj. Laŭ tradicio ŝi estas martiro, kiu vivis en Nikomedio (nuna Izmito) en Malgrandazio. Ŝia festotago estas la 4-a de decembro.
En tiu tago multaj katolikoj tranĉas branĉeton kun flor-burĝonoj de arbo kaj metas ĝin en vazon, por ke la floroj malfermiĝu je kristnasko. Tiu kutimo verŝajne venas de la atributoj de S-ta Barbara, kiuj estas palma branĉeto, turo, libro kaj kaliko.
Statuo de la sanktulino en Carragosa (Portugalo)
La 14 helpantoj en mizero kun siaj atributoj
Statuo de la sanktulino en minejo
Sankta Barbara (Bazelo)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.catholic-forum.com/saints/golden308.htm Arkivigite je 2006-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.orthodoxcentral.com/saints/saintbarbara.htm Arkivigite je 2006-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.usfaa.com/awards/saintbarbara/index.htm
- http://www.stebarbe.com