Barbara Bouchet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Bouchet
Persona informo
Barbara Bouchet
Naskonomo Barbara Gutscher
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1943 (1943-08-15) (80-jaraĝa)
en Liberec, Sudeta ĵupo,  Nazia Germanio
Etno Sudetgermanoj vd
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco UsonoItalio vd
Alma mater Galileo Academy of Science and Technology vd
Familio
Edz(in)o Luigi Borghese vd
Infanoj Alessandro Borghese vd
Profesio
Okupo televida aktoro • modelo • filmaktoro • entreprenisto vd
Aktiva dum 1959– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara BOUCHET (naskita Barbara Gutscher, je la 15-a de aŭgusto 1943) estas germana aktorino kaj entreprenistino kiu vivas kaj laboras en Italio. Ŝi agis en pli ol 80 filmoj kaj televidaĵoj kaj fondis kompanion, kiu produktis videojn kaj librojn. Ŝi ankaŭ posedas kaj funkciigas gimnastikejon.

Ŝi naskiĝis en Sudetoj dum la Dua Mondmilito, poste ŝia familio estis metita en rifuĝintejon en la usona okupregiono de Germanio. Al ili estis koncedita permeso elmigri al Usono sub la humanaj dispozicioj de la Deplaced Persons Act [dekreto de senhejmaj homoj] de 1948. Ŝia familio loĝiĝis en Kalifornio.

Dum la 1960-aj jaroj, ŝi iĝis dancistino ĉe televidkanalo KPIX-TV. Ŝi aperis en malgrandaj roloj en filmoj kiel John Goldfarb, Please Come Home (1964), In Harm's Way (1964), kaj Agent for H.A.R.M. (1966). En Casino Royale (1967), Bouchet rolis la sekretariinon Miss Moneypenny. Ŝi aperis en magazino Playboy en 1965 kaj 1967. En 1968, ŝi aperis en Star Trek dum epizodo "By Any Other Name" (1968), kaj aperis en muzikfilmo Sweet Charity (1969) kiel Ursula.

En 1970 ŝi translokiĝis al Italio kaj komencis aktori en erotikaj komedioj kiel Il debito coniugale, Il prete sposato, Le calde notti di Don Giovanni, L'amica di mia madre, La moglie in vacanza... l'amante in città, suspensoj kiel L'uomo dagli occhi di ghiaccio, La tarantola dal ventre nero, Milano calibro 9, Alla ricerca del piacere, Forza 'G', Quelli che contano, Con la rabbia agli occhi, kaj hororfilmoj kiel Non si sevizia un paperino kaj Per le antiche scale, inter aliaj.

Dum 1980-aj jaroj, ŝi komencis aperi en italaj televidaĵoj kiel The Scarlet and the Black (kunproduktaĵo de usona, brita kaj itala televidoj), Quelli della speciale kaj Immagina, kion ŝi faras ĝis hodiaŭ.

En la komenco de la 21a jarcento ŝi laboris en usona filmo Gangs of New York.