Barbara Cvetkova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barbara CVETKOVA)
Barbara Cvetkova
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1910 (1910-05-04)
en Sankt-Peterburgo
Morto 13-an de aŭgusto 1999 (1999-08-13) (89-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Barbara CVETKOVA (naskiĝis la 4-an de majo 1910 en Peterburgo, mortis la 13-an de aŭgusto 1999 en Peterburgo) estis rusa esperantistino kaj honora Membro de UEA ekde 1995. Ŝi estis la dojeno de la ruslanda Esperanto-movado.

Esperantisto ekde 1928, ŝi korespondadis kun eksterlandanoj ĝis la Stalina malpermeso. Post jardekoj da deviga pasiveco, ŝi sukcesis partopreni la Vienan UK (1970) danke al invito de ŝia unua leteramiko el Aŭstrio, rekontaktinta ŝin post tiom da jaroj.

Dum pli ol kvar jardekoj onklino Barbara (kun la filino Valeria) gvidis ekskursojn en Leningrado/Peterburgo kaj akceptis gastojn tie.