BarBara Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barbara Luna)
BarBara Luna
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1939 (1939-03-02) (85-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Doug McClure vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BarBara LUNA estas stilizita nomo de Barbara Ann Luna (naskita 1939), usona aktorino.

Luna komencis frue aktori en teatroj ĉe Broadway. En televido ŝi debutis per Search for Tomorrow en 1951 kaj en kino per Cry Tough en 1959. En 1950-aj jaroj ŝi ankaŭ aperis en televidserioj kiel Have Gun - Will Travel, Perry Mason, Zorro, ktp. krom en kinfilmo The Blue Angel.

En 1960-aj jaroj, ŝi aktoris en televidserioj Bonanza, The Untouchables, Gunsmoke, The Outer Limits, Ripcord, The Wild Wild West, Burke's Law, The Wackiest Ship in the Army, Laredo, The Invaders, Star Trek, Tarzan, The Man from U.N.C.L.E., The High Chaparral, The Big Valley kaj Mission: Impossible inter multaj aliaj kaj ankaŭ en kinfilmoj kiel Elmer Gantry, The Devil at 4 O'Clock, Five Weeks in a Balloon, Dime with a Halo, Synanon, Ship of Fools, Firecreek, Che!.

Dum la 1970-a jardeko ŝi ludis rolojn en televidaĵoj kiel Lancer, Love, American Style, Mannix, Kung Fu, Cannon, Petrocelli, The Six Million Dollar Man, Police Story, The Amazing Spider-Man, CHiPs kaj Hawaii Five-O krom en kina filmo The Gatling Gun.

BarBara Luna en la 1980-a kaj 1990-a jardekoj aperis en televidaĵoj Buck Rogers in the 25th Century, Charlie's Angels, Fantasy Island, T.J. Hooker, The Cosby Show, Dallas, ktp. kaj ankaŭ en kinfilmoj kiel ekzemple The Concrete Jungle.

En 21-a jarcento ŝi laboris en televido per Star Trek: New Voyages, The Adventures of Superseven, The Sandra West Diaries kaj per sia lasta laboro Unbelievable!!!!! (2018).