Barbara Pompili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Pompili
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1975 (1975-06-13) (48-jaraĝa)
en Bois-Bernard
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Sciences Po Lille vd
Partio Eŭropo Ekologio La VerdulojRenaissance vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara POMPILI (naskiĝis la  13-an de junio 1975(nun 1975-06-13)) estas franca politikisto.

Ano de la Verduloj ekde 2000, ŝi enoficiĝis en la Nacia Asembleo en 2002. En 2012, ŝi estis elektita deputito en la departemento Somme per la subteno de la Socialisma Partio. Ŝi kunprezidentis la ekologian asemblean grupon ĝis 2016, iĝante la unua ino prezidanta parlamentan grupon en la Nacia Asembleo. Intertempe, ŝi forlasis la Verdulojn kaj aniĝis al la Ekologia Partio.

Si iĝis subministro pri biodiverseco en la registaroj de Manuel Valls poste de Bernard Cazeneuve, tiam si enkondukis leĝon pri la "rekonkero de la biodiverseco, de la naturo kaj de la pejzaĝoj".

Reelektita deputito en 2017 per la subteno de La Respubliko antaŭen!, ŝi aniĝis al ĝia parlamenta grupo kaj prezidis la komisionon pri daŭripova disvolviĝo kaj teritoria aranĝado.

La 6-an de julio 2020, si estis nomumita ministro pri ekologia transiro en la registaro de Jean Castex.