Saltu al enhavo

Barbarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barbarismo aŭ "lingva barbarismo" rilatas al nenormalaj vortoj, parolturnoj aŭ prononcoj de la lingvo,[1] precipe konsiderata kiel eraro en morfologio (la formo ne bonas), dum solecismo rilatas al eraro en sintakso (la formo ja ekzistas),[2]. La termino estas uzata ĉefe por skriba lingvo. Ĉi tiu vorto estas precipe uzata por tradukeraroj el antikvaj lingvoj (la latina, greka, hebrea, klasika araba).

Barbarismo estas ankaŭ nebezona prunto de alilingva vorto.[3]. Termino pruntita de la angla lingvo nomiĝas esperanglaĵo[4].

Barbarismo estas ankaŭ nevola eraro, kontraŭe al la neologismo, kiu, estas libervola. La kialo povas origini pro analogecon kun aliaj terminoj aŭ similaj formoj, precipe kun infanoj aŭ fremdaj parolantoj.

Sen akceptita teĥnika signifo en moderna lingvistiko, la termino malofte estas uzata de nuntempaj sciencaj priskribo, oni parolas pri faka ĵargono aǔ neologismo.

La vorto barbarismo estis origine uzata en la greka lingvo. "Barbarismo" estas referenco al la vorto "barbaro"; la ideo "bar-bar-bar" estis antikva greka ekvivalento al la moderna slango "bla-bla-bla", pri sensencaĵo[5], nekomprenebla kvako - tial la negativa kromsenco de barbaro kaj barbarismo). Tial ekzemple : «aliel», «mies», «dubesenca» anst. «alie» «mia», «dubasenca», aŭ ankoraŭ neintence kripligita formo de vorto, tielke «kubito» anst. «kubuto».

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

De la latina barbarismus ("malica - ŝanĝita parolturno"), derivita de la antikva greka vorto barbaros (fremdulo), kaj plie "vorto de fremda origino", ĉar fremduloj emis importi morfologiajn regulojn, ofte ortografion kaj/aŭ prononcon, sed ankaŭ fleksiajn aŭ derivajn, el siaj propraj lingvoj en la iaman latinan kaj grekan.

Figura senco

[redakti | redakti fonton]

Oni nomas barbarismo ankaŭ ideologion bazitan sur senkompateco[6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Barbarismos - Qué son, tipos, ejemplos y características (Barbarismoj : karakterizaĵoj, tipoj kaj ekzemploj) (hispane). Alirita 2024-12-27 .
  2. ↑ "Livy's Patavinitas," Kurt Latte, Classical Philology, Vol. 35, No. 1 (Jan., 1940), pp. 56–60 (angle)
  3. ↑   barbarismo en ReVo
  4. ↑   esperangla en ReVo
  5. ↑ Vd Barbarism (etymology) The American Heritage Dictionary of the English Language: Fourth Edition. 2000. angle)
  6. ↑   barbarismo en ReVo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]