Barbarosa kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbarosa kaverno
show cave • muzeo [+]

Supermara alteco141 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 22′ 32″ N, 11° 2′ 11″ O (mapo)51.37555555555611.036388888889Koordinatoj: 51° 22′ 32″ N, 11° 2′ 11″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Barbarosa kaverno (Turingio)
Barbarosa kaverno (Turingio)
DEC
Barbarosa kaverno
Barbarosa kaverno
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Barbarosa kaverno

Vikimedia Komunejo:  Barbarossa Cave [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
"gipsotukoj" en la barbarosa kaverno

La Barbarosa kaverno estas unu el du alireblaj anhidritokavernoj en la mondo kaj la nura anhidrita montra kaverno en Eŭropo. Ĝi estas natura kaverno el anhidrito en la distrikto Kyffhäuser [prononco "Kyfhojza" aŭ "Küfhojza" - la ekzakta unua vokalo ne troveblas en Esperanto] proksime de Rottleben en Turingio. La kaverno inkluzivas larĝajn kavojn, grotojn kaj lagojn. La anhidrito estas transformita en gipso sur la surfaco per la humideco en la kaverno kaj pliiĝas en volumeno. La rezultaj tavoloj de gipso iom post iom foriĝas de la subtero kaj pendas kiel deklivaj tapetoj sur la plafonoj kaj muroj de la subteraj kavoj. Ili estas referitaj kiel "gipsotukoj". La aera temperaturo estas 10 °C, la akva temperaturo estas 8.5 °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Barbarosa kaverno estis malkovrita la 20-an de decembro 1865 dum la elfosado de tunelo por kupra ardezminado kaj disetendiĝis. En 1866 ĝi malfermiĝis kiel "spektaklokaverno" por la ĝenerala publiko. Origine nomita kaverno Falkenburg. Jam en 1866 ĝi estis renomita Barbarosa kaverno, kiam la nomo ekaperis sur oficiala desegnita plano de la kaverno. Ekde 1868 la nomo "Barbarosa kaverno" trovis sian vojon en literaturon, kiam Friedrich Herthum, minista ĉefinspektoro en la princlando Schwarzburg-Rudolstadt, publikigis la unua eldonaĵo pri la kaverno. La kaverno havas etaĝan areon de ĉirkaŭ 15 000 m². Interesaj por vizitantoj estas la subteraj lagoj, kiuj verde brilas pro la gipsoenhavo, kaj ankaŭ la tiel nomataj Tablo kaj Seĝo de Barbaroso.

Kyffhäuser-legendo[redakti | redakti fonton]

Ĝia loko en la mezalta montaro Kyffhäuser estas la kialo de ĝia ligo al la Barbarosa sagao: Laŭ legendo, imperiestro Frederiko la 1-a en la Sankta Romia Imperio, kromnomata "Barbaroso" aŭ itale "Barbarossa", la "rufa (aŭ ruĝhara) barbo", devus dormi en subtera kastelo ĝis Germanio estos unuigita. Lia barbo kreskas ĉirkaŭ ronda ŝtona tablo. Ĝis nun li kreskis tiom, ke ĝi volviĝas dufoje ĉirkaŭ la tablo, sed kiam ĝi kreskos tiom, ke ĝi volviĝas la trian fojon ĉirkaŭ la tablo, la fino de la mondo komenciĝas aŭ Barbaroso vekiĝas kaj komencas sian regadon denove. Kaj la legendo diras, ke neniu bona imperiestro venos ĝis tiam.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]