Barbet Schroeder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Barbet Schroeder
Barbet Schroeder (2883902011) cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1941 (1941-08-26) (78-jara)
en Teherano
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco FrancioSvislando
Alma mater Lycée Henri-IV • Lycée Condorcet
Familio
Edz(in)o Bulle Ogier
Profesio
Profesio aktororeĝisoro • scenaristo • produktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.barbetschroeder.com/
v  d  r
Information icon.svg

Barbet SCHROEDER, naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1941(nun 1941-08-26) en Teherano, Irano estas svislanda reĝisoro, produktoro kaj aktoro. Li startigis sian karieron en la franca kinarto en la 1960-aj jaroj, laborante kun reĝisoroj kiel Jean-Luc Godard kaj Jacques Rivette. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj, li reĝisoris multajn grandbuĝetajn filmojn de Holivudo, ofte miksante melodramojn kun la trilera ĝenro en filmoj kiel Single White Female, Kiss of Death, kaj Murder by Numbers. Li estis nomumita por Oskar-premio por Plej Bonkvalita Reĝisoro, kaj por Palme d'Or pro sia filmo de 1987 nome Barfly.