Barbobarbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barbobarbulo
Barbobarbulo
Barbobarbulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Libiedoj Lybiidae
Genro: Lybius
Specio: L. dubius
Lybius dubius
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Barbobarbulo (Lybius dubius) estas birdospecio de la grupo de Afrikaj barbuloj. Barbuloj kaj tukanoj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. La barbuloj ricevas sian nomon pro bridaj harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

La Barbobarbulo estas komuna loĝanto kaj reproduktanto en tropika okcidenta Afriko.

Temas pri facile videbla, granda barbulo 26 cm longa kaj 80-108 g peza. Ĝi estas diketa, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallongeca beko. La plenkreskulo havas nigrajn kronon, dorson, flugilojn voston kaj subbrustan zonon. La gorĝo kaj la ventro estas ruĝaj, sed sub la nigra zono ruĝo estas miksita kun blanko en la flankoj, kaj estas tre ampleksa helflava ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo. La pugo estas blanka. La beko estas tre dika (32 al 37 mm longa) kaj flaveburkolora, montras segilecan bordon en la suba makzelo kaj du tre videblajn dentonoĉojn kaj sulkojn en la bordo de la supra makzelo, kiel la Dudenta barbulo, kiu ne havas alian pli rimarkindan econ por la nomo. Ĉikaze tiu ĉi specio havas por nomigo la bridajn harecplumojn multe pli dense ol la aliaj specioj de la familio, ĉefe sub la beko kvazaŭ vera nigra “barbo” kiu eĉ kaŝas la bekon kaj nomigas specife la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la inoj montras nigrajn punktojn en la blankaj flankomakulojn. La voĉo estas graŭla skroŭk.

La Barbobarbulo troviĝas en mallarĝa zono el Senegalio tra Eburbordo kaj Niĝerio al Centrafrika Respubliko en tre arbaraj areoj, arbustejoj aŭ arbarbordoj kun multe da figarboj, akacioj kaj baobaboj, krom arboj kun sekaj branĉoj por ripozejoj. Ili invadas ĝardenojn aŭ fruktoĝardenojn por preni la fruktojn. Ili formas sociajn grupojn de 4-5 birdojn kaj paroj aŭ grupoj ripozas kune en arbotruo. Ĝi estas arborema specio de ĝardenoj kaj arbara kamparo (ne iras surgrunde) kiu manĝas fruktojn, kvankam la idoj estas manĝigataj el insektoj. Foje aliaj barbuloj venas kun ili, ĉar manĝas diferencajn fruktojn laŭ grando. Ili trinkas akvon el arbotruetoj aŭ fendoj. Ili nestumas en arbotruo en seka branĉo aŭ en malnova nesto de pegedo, kie la ino demetas 2 blankajn ovojn, kiuj estos kovataj dum 16 tagoj. La idoj elnestiĝos post ĉirkaŭ 40 tagoj. Tamen oni scias malmulte pri la reproduktado de tiu ĉi specio, kio okazas laŭlonge de multaj monatoj pro la varma teritorio kaj tio varias depende de la regiono, sed ĉiukaze ĉefe inter majo kaj septembro. Ili defendas agreseme la teritorion. Okazas ceremonioj de pariĝado kiu inkludas manĝoferon, kiel ĉe tukanoj.

Estas sufiĉe komuna specio, sed la klarigado en arbaroj de mortaj branĉoj aŭ trunkoj povas endanĝerigi ties vivon, dum planto de fruktoĝardenoj bonfartigas ilin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]