Collina d'Oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barca TI)
Collina d'Oro
Blazono de Collina d'Oro
Blazono de Collina d'Oro
Blazono de Collina d'Oro
Preĝejo Sant'Abbondio en Collina d'Oro
Preĝejo Sant'Abbondio en Collina d'Oro
Preĝejo Sant'Abbondio en Collina d'Oro
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  46° 59′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 46.98333 °N, 8.91667 °O / 46.98333; 8.91667 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 46.98333 °N, 8.91667 °O / 46.98333; 8.91667 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 6,90 km²
Alteco 469 m super marnivelo
Poŝtkodo 6926
Komunumkodo 5236
Mapo de Collina d'Oro
Mapo de Collina d'Oro
Mapo de Collina d'Oro

Collina d'Oro estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Collina d'Oro situas sudoriente de la distriktĉefurbo Lugano sur la duoninsulo Ceresio ĉe la bordo de la Lago de Lugano. Ĉe la norda komunumlimo situas la Lago de Muzzano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Agra, Arasio, Barca, Carabietta, Certenago, Gentilino, Montagnola, Orino, Poprino, kaj Viglio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas inkluzive Carabiette sur areo de 6,90 km², de kiuj 42,9% estas kovritaj de arbaro, 10,1% servas por agrikulturo kaj 34,2% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collina d'Oro limas en nordo al Muzzano, en nordnordoriento al Sorengo, en oriento kaj sudo al Lugano, en sudoriento al Grancia, kaj en okcidento al la Lago de Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Collina d'Oro pasas en nordo la kantona ĉefvojo de Lugano al Ponte Tresa kaj la kantona ĉefvojo n-ro 404 de Muzzano al Figino. La alveturejo Lugano Sudo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas tra la komunuma teritorio situas rekte oriente de la komunumlimo sur la teritorio de la urbo Lugano. Gentilino disponas pri haltejo ĉe la etspura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa. La ceteraj partoj de la komunumo estas konektitaj al la publika transportreto pere de la busreto de la urbo Lugano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collina d'Oro estis fondita en la jaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Agra, Gentilino kaj Montagnola. Kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 ankaŭ Carabietta estis integrita al Collina d'Oro. [3]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

De 1919 ĝis sia morto en 1962 la verkisto germana kaj svisa Hermann Hesse vivis en Collina d'Oro. En julio 1997 honore al la verkisto kun subteno de lia filo estis malfermita en Montagnola la Muzeo Hermann Hesse.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]