Barcones
Barcones | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42368 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 18′ N, 2° 49′ U (mapo)41.291666666667-2.8163888888889Koordinatoj: 41° 18′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 100 m [+] | ||
Areo | 55,42 km² (5 542 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Barcones [barKOnes] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 21 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 79 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Almazán, Frechilla de Almazán, Coscurita, Morón de Almazán, Baraona, Taroda kaj Alcubilla de las Peñas. Ĝi enhavas la loĝlokojn Sauquillo del Campo kaj Ontalvilla de Almazán.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la municipa teritorio inkluditaj en la Reto Natura 2000 la jenaj lokoj:
- Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 5532 hektarojn, nome 100 % de la teritorio.
- Birdoprotekta Areo konata kiel Altos de Barahona, okupanta 5532 hektarojn, nome 100% de la teritorio.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tri gvatoturoj kaj blazondomoj.