Bardoňovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bardoňovo, hungare Barsbaracska estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Bardoňovo situas en la 4-a regiono
Bardoňovo situas en la bluigita distrikto

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Fervojo funkcias en la proksimeco. Nové Zámky troviĝas 28 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la loko devenis el 1269 en formo Baracha. En 1910 loĝis tie 1017 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 886 da homoj (536 slovakoj, 342 hungaroj).

Vidindaĵo