Barejli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barejli
hindie: बरेली, urdue: بریلی
metropolo kaj universitata urbo
Stacidomo de Barejli
Lando Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Supermara alteco 266 m s. m.
Koordinatoj 28° 21′ 00″ N 79° 25′ 00″ O / 28.35000 °N, 79.41667 °O / 28.35000; 79.41667 (mapo)
Areo 235 km² (23 500 ha)
Loĝantaro 837 564 (2010)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 243 0xx
Telefona antaŭkodo 0581
Aŭtokodoj UP-25
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Bareilly
Retpaĝo: bareilly.nic.in
Portalo pri Barato

Barejli (hinde बरेली, urdue بریلی, ankaŭ latinliterigata Bareilli kaj Bareli) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo.

En la urbo vivas 1 000 000 loĝantoj sur areo de 235 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 255 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Barejli etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en norda parto de la lando. Laknaŭo kaj Nov-Delhio troviĝas po 250 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Barejli jam dum antaŭ Kristo estis administrejo de historia regiono. Laŭ la kredo Sidarto Gotamo vizitis tiun maljunegan fortikaĵurbon. En la 13-a jarcento firma sultanlando formiĝis sub gvido de Delhio. En 1537 la Mogola Imperio refondis la urbon. La britoj akiris la urbon por ŝuldaĵo en 1801, kiu poste estis grava centro dum La Hinda Ribelo en 1857. Ĝis la sendependeco en 1947 ofte okazis diversaj ribeloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Barejli estas centro por la fabrikado de meblaro kaj por komerco pri kotonoj, grenoj kaj sukeroj. La loka industrio produktas ankaŭ diversajn vestaĵojn kaj feraĵojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Barejli 6 stacidomoj funkcias. Ankaŭ aŭtovojo tuŝas la urbon, sed flughaveno ne funkcias. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Barejli havas subtropikan klimaton, kie la someroj estas longaj (inter aprilo-oktobro), sed dume estas ankaŭ musono. Dum vintro neniam frostas. La jara averaĝa temperaturo estas 25 °C. Jare pluvas 1714 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • hinduaj temploj, aparte menciinda 4: Alakha Nath, Trivati Nath, Madhi Nath kaj Dhopeshvar Nath-temploj
  • hinduaj temploj
  • katedralo kaj diversaj katolikaj preĝejoj
  • moskeoj
  • 2 muzeoj
  • 2 amuzparkoj
  • parko de infanoj kaj ankaŭ aliaj diversaj parkoj
Mapo pri aŭtovojo, kiu tuŝas Bareilli-n
Alia katolika preĝejo en Bareilli
Katolika preĝejo en Bareilli