Barham Salih

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barham Salih
Barham Salih en 2019
Barham Salih en 2019
Persona informo
بەرھەم ئەحمەد ساڵح‎
Naskiĝo 1960
en Sulajmanija, Irako
Religio sunaismo vd
Lingvoj kurdaarabaangla vd
Loĝloko Radwaniyah Palace vd
Ŝtataneco Irako vd
Alma mater Kardifa UniversitatoUniversitato de Liverpolo vd
Partio Patriota Unuiĝo de Kurdistano(PUK)
Familio
Edz(in)o Sarbagh Salih vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Bagdado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barham Salih (en Kurda بەرھەم ساڵح‎ ; en Araba برهم صالح ;‎ n. 1960) estas Iraka kurda politikisto, kiu estas la nuna Prezidanto de Irako ekde (2018). Li estas la eksa ĉefministro de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano.[1]

Barham Salih estas membro de la Patriota Unuiĝo de Kurdistano (PUK).[2] Li estis arestita de la reĝimo de la Baaz-Partio dufoje en 1979 akuzita pri aliĝo al la vicoj de la Kurda nacia movado, post kio li estis devigita forlasi Irakon kaj ekloĝi en Britujo[3] Li okupis la postenon de ĉefministro de la Kurdia Regiona Registaro de Irako por la periodo de januaro 2001 ĝis 2004, kaj tiam li prenis la postenon de vicĉefministro en la Iraka Provizora registaro.[4] Li denove revenis en 2009 por okupi la postenon de ĉefministro de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano, kie li okupis sian postenon ĝis 2011.en 2018, Barham Salih estis elektita kiel la Prezidanto de Irako. Li ricevis 219 voĉojn kaj venkis Fuad Hussein, kiu atingis 22 voĉojn.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]