Bari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bari
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio
Provinco BA Bari
Geografia situo 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo)41.13333333333316.866666666667Koordinatoj: 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1 m
Areo 116 km²
Loĝantaro 316 015 (2023)
Loĝdenso 2692 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Carbonara di Bari, Ceglie del Campo, Loseto, Palese-Macchie, San Giorgio, Santo Spirito, Torre a Mare
Najbaraj komunumoj Adelfia, Bitonto, Bitritto, Capurso, Giovinazzo, Modugno, Mola di Bari, Noicattaro, Triggiano, Valenzano
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 9-a de majo
Nomo de loĝantoj baresi
Poŝtkodo 70121–70132
Imposta kodo A662
Kodo laŭ ISTAT 072006
Telefona prefikso 080
Retpaĝo http://www.comune.bari.it/
Loko en mapo
vdr

Bari [bari] estas komunumo en Italio kun iom pli ol tricent mil loĝantoj; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Bari kaj la regionon Apulio.

Ĝi estas havenurbo, kiu situas laŭ la sudokcidenta marbordo de la Adriatika Maro.

En la urbo troviĝas la baziliko de Sankta Nikolao kun ties tombo. Liaj restaĵoj estis portitaj tien en 1087, multajn jarcentojn post lia morto (334), kaj ege pligrandigis la signifon de la urbo, kiu emocie identiĝis al sia nova patrono.

La historiisto Raffaele Licinio, el la Universitato de Bari, eĉ deklaris, ke antaŭ la alveno de la relikvoj de Sankta Nikolao Bari "ne ekzistis", kvankam ĝi jam antaŭe (de 970 al 1071) estis ĉefurbo de suda Italio.

Panoramo
La baziliko de Sankta Nikolao, en Bari

Esperanto

Stariĝis Esperanto-grupo en Bari en 1921.

La partner-urboj

(eblas la kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk Robert Biedroń estas esperantisto).

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝaro de la komunumo greke Baziliko de Sankta Nikolao

Panoramo