Barinas (Barinas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alternativa uzo: Barinas (subŝtato)

Barinas (eo:Barinaso?) estas urbego kaj signifa universitata urbo en nordokcidenta centra Venezuelo. Ĝi estas la ĉefurbo de Barinas (subŝtato). La loknomo venis de indiĝena vorto, kiu identigas fortan venton, kiu okazas dum la pluvsezono (krome estas ankaŭ rivero Barinas). Barinas estas konata kiel la ĉefurbo de Los Llanos.

Flago de Barinas
Blazono de Barinas

Bazaj informoj

Rivero ĉe Barinas

Geografio

Barinas situas sur ebenaĵo laŭ rivero. Barquisimeto troviĝas 188, Cabimas 239, Marakajbo 273, Valencio (Venezuelo) 297, Coro (Venezuelo) 315, Turmero 348, Cúa 402, Karakaso 417, Petare 425, Bolívar (urbo) 735, Maturín 782, Guayana (urbo) 832 km.

Historio

Placo en Barinas
Placo en Barinas

Barinas estis fondita sub la nomo Altamira de Caceres en 1577 fare de hispana kapitano. En 1786 ĝi iĝis subŝtata ĉefurbo, krome tiutempe grava bastiono de la patriotoj dum la sendependa milito.

Ekonomio

Barinas estas la regiona centro de brutobredado, la brutaro-produktoj estas ĝiaj ĉefaj varoj. Kakaoj kaj tabakoj estas kultivitaj en la apudaĵo. En la lastaj jaroj ankaŭ la turisma industrio aperis.

Trafiko

Barinas havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Barinas havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1220 mm. Precipe inter majo-septembro pluvas; en januaro kaj februaro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C; inter junio kaj aŭgusto estas nur averaĝe 25 °C, sed en februaro kaj marto estas averaĝe 30 °C.

Katedralo en Barinas
Monumento en Barinas

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj