Esperanto-domo Barlaston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barlaston)
indikilo pri la Esperanto-domo

Ekde la jaro 2001 la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) troviĝas en la vilaĝo Barlaston, kelkajn kilometrojn sude de la urbo de Stoke-on-Trent, en la provinco Staffordshire de Okcidentmezlanda Anglio. La konstruaĵo nomata Esperanto HouseEsperanto-Domo havas rilaton kun la apuda Memora Kolegio Wedgwood, kiun ĝi uzas por kursoj kaj kunvenoj. La Biblioteko Butler, kiu enhavas la kolekton de Montagu Christie Butler, ankaŭ troviĝas en la samaj konstruaĵoj.

Formale la konstruaĵo estis inaŭgurita per solenaĵo la 17-an de septembro 2002 fare de Renato Corsetti, tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

memortabulo pri la inaŭguro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 52° 56′ 35″ Nordo 2° 09′ 49″ Okcidento / 52.943029 °N, 2.16371 °U / 52.943029; -2.16371 (mapo)