Barna Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barna Szabó
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de septembro 1935(nun 1935-09-21)
en Hungario Martonvásár (Hungara reĝlando)
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Barna Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Barna estas hungara inĝeniero, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia nomo malofte estis kun distinga majusklo A. Szabó Barna.

Barna Szabó[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1935 en Martonvásár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barna Szabó frekventis bazlernejon komence loke, post la 2-a mondmilito la familio translokiĝis al Gyoma. La juna Barna ne havis permeson lerni en ŝtata gimnazio, tial li estis helplaboristo. Iom poste li tamen maturiĝis en franciskana gimnazio en 1954. Pro la politika mildiĝo li plulernis en Universitato Mátyás Rákosi, post 2 jaroj li estis tralokita al Arbarkultura Altlernejo de Sopron. Pro falo de la Hungara revolucio de 1956 ankaŭ li disidis al Kanado. Li akiris diplomon en Toronto en 1960, en la sama jaro li edziĝis. Li trovis laboron en urbeto en Manitobo. En 1962 li laboris en Niagara Falls (Ontario), kie li profitis la eblecon kaj vespere li plulernis en Bufalo. En 1966 li akiris majstran diplomon, poste samloke li ekinstruis. Li doktoriĝis en 1968, poste li havis inviton instrui en Sankta Luiso jam en Usono, kie li profitis la komputikan teknikon en la mekaniko. Lia edzino naskis filojn en 1961 kaj 1964.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.