Barney Wilen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Bernard Jean „Barney“ Wilen (* 4-an de marto 1937 en Nico; † 25-an de majo 1996 en Parizo) estis franca komponisto kaj saksofonisto. Li ankaŭ laboris kiel toninĝeniero, ekz. por Archie Shepp.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Wilen estis filo de francion kaj usonano kaj transloĝiĝis en 1940 en Usonon, kie li membris en kolegio-orkestro. En 1946 li revenis al Francujo kaj ludis en familia bando (kuzo-orkestro), kiu prezentis en la regiono de Nico je festoj. Ekde 1950 li akompanis vojaĝantajn muzikistojn. Li kunlaboris i.a. kun la muzikistoj John Lewis, Roy Haynes, Nico Bunink kaj Bud Powell. En 1955 li gajnis kun sia kvaropo amatorbandan konkurson en la fako malpasia ĵazo. Tiam li ankoraŭ studis jursciencon, estis tamen jam establiĝinta en la ĵazmondeto. Kun Miles Davis li ludis en 1957 la muzikon por la filmo de Louis Malle „Lifto al eŝafodo“, aperonta sur la albumo „Ascenseur pour l'échafaud“. Per ĉi tiu filmmuziko li famiĝis, sed ankaŭ iomete katenigita al ĉi tiu ĝenro: „Les Liaisons dangereuses“, „Un témoin dans la ville“ kaj kun George Gruntz „Mental Cruelty“ estas pluaj filmmuzikoj kun Barney Wilen. En 1959 li vojaĝis en Usonon, kie li prezentis je Newport Jazz Festival. Samfare li prezentis je la festivalo en Sanremo en 1960 (kun Waldi Heidepriem) je tiu de Frankfurto ĉe Majno. Saman jaron li muzikis en Parizo kun Jean-Louis Chautemps.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li eksperimentis per granda sukceso sur la kampo de rokĵazo, i.a. En 1968 per Barney Wilen and His Amazing Free Rock Band (kun Joachim Kühn, Günter Lenz kaj Aldo Romano), kiu ankaŭ prezentis en Germanujo kaj faris la diskon Dear Prof. Leary – omaĝo al Timothy Leary. Ekde meze de la 1960-aj jaroj li turnis sin ankaŭ al libera ĵazo. Ekestis i.a. Disko, sur kiu la kvaropo de Barney Wilen improvizis la muzikon por la filmado de la 25-a Grand-Premio de Monako en 1967. Ekde fine de la 1960-aj jaroj li ekinteresiĝis por ekster-eŭropa muziko. En Berlino li ludis en 1967 kun barataj muzikistoj kaj en 1969 li entreprenis studvojaĝon al Afriko.

En la 1980-aj jaroj li re-ekloĝis en Nico. Liaj sonregistraĵoj nur parte publikiĝis en Japanujo kaj fariĝis kiel gramofondiskoj multkostaj objektoj por kolektemuloj.

Distingo[redakti | redakti fonton]

En 1958 li ricevis la Premion Django Reinhardt.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Tilt Swing (F)LDM30.058 (aperis ankaŭ kiel lumdisko)
  • Jazztone (F)J1239 (aperis kiel lumdisko: Fresh Sound (E)FSR-CD 48
  • Barney RCA (F) 430053 (aperis kiel lumdisko: BMG (F) 74321-454092)
  • Jazz sur Seine Philips (F)P77127L (aperis ankaŭ kiel lumdisko: EmArcy (F)548317-2)
  • Un témoin dans la ville Fontana (F)660226HR (aperis ankaŭ kiel lumdisko: Fontana 832658-2)
  • Auto Jazz: Tragic Destiny of Lorenzo Bandini, MPS (D)15164ST (1968)
  • Dear Prof. Leary, MPS 15191 (1968)
  • French Story Alfa Jazz (J)ALCR-7 (CD)
  • Miles Davis: Ascenseur pour l’échafaud [lifto al eŝafodo] (diversaj eldonoj; i.a. de Speakers Corner)
  • Eje Thelin „with Barney Wilen“ (1966) Dragon DRCD 366
  • Barney Wilen & Dièse 440 „Live In Paris“ - Impro 07 (1983)
  • La Note Bleue, IDA Recors / OMD (1986)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]