Barrancabermeja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Barrancabermeja
Barrancabermeja
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 300 000  (2023) [+]
Loĝdenso 235 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 4′ N, 73° 51′ U (mapo)7.0675-73.847222222222Koordinatoj: 7° 4′ N, 73° 51′ U (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 1274 km² ( 127 400 ha) [+]
Barrancabermeja (Kolombio)
Barrancabermeja (Kolombio)
DEC
Barrancabermeja
Barrancabermeja
Situo de Barrancabermeja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barrancabermeja [+]
vdr


Barrancabermeja [baRANkaberMEĥa] aŭ [baRANkaberMEha], kun signifo ruĝa ravino, estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en nordcentra Kolombio, en departemento Santandero (Kolombio). Ĝi estas konata kiel la petrola ĉefurbo de la lando, tie funkcias la plej granda naftorafinado en la lando. La urbego estas ankaŭ provinca ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto en Barrancabermeja

Barrancabermeja troviĝas sur ebenaĵo laŭ rivero. Bucaramanga troviĝas 81, Floridablanca 84, Cúcuta 174, Medeĝino (Kolombio) kaj Bello (Kolombio) po 205, Itagüí 218, Bogoto 275, Soacha 279, Monteria 293, Sincelejo 301, Pereira 323, Ibagué 330, Armenia (Kindio) 347, Valledupar 385, Kartageno (Kolombio) 413, Soledad (Atlantiko) 440, Barranquilla 446, Santa Marta 467, Neiva 488, Santiago de Cali 500, San Juan de Pasto 754 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi loko estis loĝita jam antaŭ 4 jarmiloj. En 1536 hispana konkeranto malkovris nunan lokon de Barrancabermeja. Ĝi iĝis sensignifa vilaĝo por brutobredado kaj brutokomercado, spite tion, ke indianoj atakis ofte la vilaĝon. La hispanoj restis tie ĝis 1820. Ĝis la 1990-aj jaroj Barrancabermeja ofte estis kontrolita de diversaj grupoj de partizanoj (gerilanoj). En 1998 okazis masakro, granda taĉmento de neleĝaj militistoj enpenetris la urbon mortigante sep personojn kaj prenis 25 kaptitojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1921 oni okupiĝas pri naftoj. Restis ankaŭ la malnovaj okupiĝoj, en la rivero oni fiŝkaptadas, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, bananojn, kakaojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Barrancabermeja havas internacian flughavenon, riveran havenon, fervojan kaj vojan ligojn. La urbo ankaŭ estas ligita per dukto al la marhaveno de Kartageno (Kolombio). Nepre menciindas la ponto en la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Barrancabermeja situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 27.6 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]