Studio Barrandov
| studio Barrandov | ||
|---|---|---|
| studio Barrandov | ||
| kina firmao entrepreno entrepreno produkta kompanio | ||
| Dum | 1931 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | akcia societo (a. s.) | |
| Fondintoj | Miloš Havel vd | |
| Sidejo | Prago | |
| Lando | Ĉeĥio | |
| Dungitoj | 2.000 | |
| Agokampo | kinaj filmoj | |
| Posedata de | Moravia Steel • Ĉeĥoslovakio vd | |
| TTT | www | |
La studio Barrandov (ĝis la jaro 1945 Filmaj fabrikoj AB en Barrandov, (ĉeĥe: Filmové továrny AB na Barrandově), ĝis la jaro 1991 Filma studio Barrandov (ĉeĥe: Filmové studio Barrandov)) estas komplekso de filmaj studioj en Prago en kvartalo Barrandov. Tiuj ĉi filmaj atelieroj estas la plej grandaj en Ĉeĥio kaj unu el la plej grandaj kaj la plej malnovaj filmaj studioj en Eŭropo. Dum la tempo de sia pli ol sepdekjara ekzistado oni tie filmis pli ol 2 500 ĉeĥajn kaj eksterĉeĥajn filmojn, kiujn la kompanio rekte produktis aŭ partoprenis dum ties produkto.
Filma kreado estas kompleksa agado, kiu postulas kunagadon de multaj disciplinoj kaj metioj. Ĉefa avantaĝo de la studio estas ĉeesto de absoluta plimulto de ĉiuj en unu loko – sur fama "monteto Barrandov super Prago", kien sian fabrikon por filmaj revoj lokigis komence de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ties patroj – fratoj Havel (Miloš kaj Václav Havel).
Malofte flirtas super Barrandov sole ĉeĥa flago. Atelierojn kaj koneksajn servojn eluzas tradicie ĉeĥaj filmistoj kaj kun ili eksterlandaj kreantoj – plej ofte el Usono, Britio, Francio, Germanio aŭ Rusio.
Estiĝas ĉi tie eĉ prestiĝaj hollywoodaj filmoj inkluzive de Mission: Impossible, Casino Royale, The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe, Jojo Rabbit kaj pluaj. De tempo al tempo oni kromnomas al Barrandov (precipe el buŝoj de eksterlandaj filmistoj) "Hollywood de Oriento", dank' al senĉesa intereso de okcidentaj produktoj.[1][2]
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Daŭra dekoraĵo de mezepoka urbo en Barrandov Studio
-
Daŭra dekoraĵo de mezepoka urbo en Barrandov Studio
-
Daŭra dekoraĵo de mezepoka urbo en Barrandov Studio
Libroj
[redakti | redakti fonton]- The Barrandov Studios: A Central European Hollywood (2023, Amsterdam University Press, (ISBN 978-9462989450))
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Filmové studio Barrandov. Abeceda českých reálií. Alirita 2022-11-03 .
- ↑ Udělal z Prahy Hollywood východu. Příběh filmového magnáta Miloše Havla však happy end neměl. Forbes. Alirita 2022-11-03 .
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Barrandov studio en Vikimedia Komunejo

