Barri Barta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barri Barta
Persona informo
Naskonomo Barta Barnabás
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1911 (1911-08-16)
en Budapeŝto
Morto 7-an de decembro 2003 (2003-12-07) (92-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HungarioHispanio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Barri Barta, laŭ hungarlingve kutima nomordo (eĉ eksterlande konata laŭ la hungara vortordo) Barta Barri estis hungardevena hispana aktoro, iama akrobato.

Barri Barta[1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de decembro 2003 en Madrido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barri Barta post la nececaj lernadoj estis akrobato en cirkoj. Li travojaĝis Eŭropon kun diversaj cirkoj, kie li estis lerta akrobato kaj dancisto. Li decidis resti en Hispanio en 1946, kie li rapide estis filmaktoro. De 1949 li aperis en pli ol cent filmaj kaj televidaj produktaĵoj. En 1986 li finis la filman karieron kaj poste li estis negocisto. Li ricevis hispanan filman premion en 1951, tiutempe li akiris hispanan civitanecon. Li edziĝis en 1960, lia edzino naskis unufoje. En Hungario en filmoj liaj voĉoj estis aŭdeblaj pere de hungaraj voĉoj de József Kautzky.

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Criminal Brigade (1950) – Mario
  • The Son of Captain Blood (1962) – Kirby
  • Red Sun (1971) - Paco
  • Las tribulaciones de un Buda Bizco (lia lasta filmo, 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]