Barry Friedman
Barry Friedman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | angla • Esperanto • jida • germana • hispana |
Loĝloko | Columbus |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • universitata instruisto • kemiisto |
Barry FRIEDMAN estas usona esperantisto, verkisto kaj tradukisto, vivanta en Columbus (Ohio). Li kunlaboras por la gazeto Beletra Almanako kaj por la gazeto Esperanto-USA. Barry Friedman parolas la anglan, Esperanton, jidan, germanan kaj hispanan. Li estas unu el la kunfondintoj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso.[1]
Li laboris kiel kemia instruisto en la University of North Texas en Denton, Southern Methodist University, Tulane University kaj la Ŝtata Universitato de Ohio.[2]
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Bukaj-aj Esperantistaj Frenezetuloj. Beletra Almanako (25), februaro 2016. pp. 37-. Rakonto pri esperantistoj en Ohio.
- La Kronikoj de D-ro Hoffman. – teatraĵo.
- Kial Usono fariĝu Japanio. – rakonto.
- Tri Artikoloj pri Fiziko.
- Ĉi tio estas mia Usono. – artikolo.
Receptoj[redakti | redakti fonton]
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- La Sindonema Amiko de Oscar Wilde.
- Papera Menagerio. de Ken Liu.
- La Maldigna Junulino. – rakonto de Bertolt Brecht.
- Filino de Rappaccini. – rakonto de Nathaniel Hawthorne.
- Kie Mi Komencas (La ĉefkanto de la Filmo "Amrakonto"). de Erich Segal.
- La Sen-talenta Infano. – de Kurt Vonnegut.
- La Loterio. de Shirley Jackson.
- La Trailor-Murda Mistero. de Abraham Lincoln.
- Grafo Drakulo. de Woody Allen.
- Mia Milito Kun Hersh Rasseyner. de Chaim Grade.
- Nuda. de Mark Kurlansky.
- Ĉu La Damo Aŭ La Tigro?. de Frank R. Stockton.
- Okazo Ĉe Ponto Strigroja. de Ambrose Bierce.
- La Rakontanta Koro. de Edgar Allan Poe.
- La Elaĉetsumo De Ruĝĉefo. de O. Henry.
- Nutraĵo. de Ashley Rindsberg.
- Desiderata. de Max Ehrmann.
Poezio[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ kluba prezento en la retejo esperanto-usa.org, en versio de la 23-a de marto 2018, alirita la 2-an de novembro 2018.
- ↑ El Fejsbuko [1], alirita la 2-an de novembro 2018.