Bart Somers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bart Somers
Persona informo
Naskonomo Bartolomeus Jozef Lodewijk Rosalia Somers
Naskiĝo 12-an de majo 1964 (1964-05-12) (59-jaraĝa)
en Meĥleno
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Katolika universitato de Loveno vd
Partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten vd
Familio
Patro Joos Somers vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BruseloMeĥleno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bart Somers (Meĥleno, 12-an de majo 1964), estas Flandra politikisto de la partio Vlaamse Liberalen en Democraten.

Li komencis sian karieron ĉe la partio Volksunie. Kune kun interalie Jaak Gabriëls li aliĝis poste al la Vlaamse Liberalen en Democraten kiam oni fondis ĉi tiun partion. Sufiĉe rapide li iĝis proparolanto de Guy Verhofstadt. En 1999 li iĝis popola reprezentanto kaj en 2001 urbestro de Meĥleno.

En la jaro 2003 li postsekvis Patrick Dewael kiel ministroprezidento de Flandrio. En decembro 2004 li iĝis prezidanto de la partio VLD.

Plej bona urbestro de la mondo[redakti | redakti fonton]

En februaro 2017 Bart Somers ricevis la prestiĝan premion "World Mayor 2016". Li estis konsiderata 'plej bona urbestro de la mondo', ĉar li "sukcesis transformi iom neglektitan urbon al unu el la plej allogaj lokoj en Belgio" en kaj samtempe faris "modelon por integriĝo de eksterlandanoj". [1]

En la komunumaj elektoj de 2018, Somers akiris absolutan plimulton en la Urba Konsilio de Meĥleno kun sia listo VLD-Groen-M +.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]