Bartholomäus Keckermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bartholomäus Keckermann
Bartholomaeus Keckermann.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1572 (1572-01-01)
en Gdańsk
Morto 25-an de julio 1609 (1609-07-25) (37-jara)
en Gdańsk
Tombo Kirko de Sankta Triunuo ĉe Gdansko
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco GermanioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo historiisto • teologo • universitata profesoro • filozofo
Information icon.svg
vdr

Bartholomäus KECKERMANN (ĉirkaŭ 1572 – 25a de aŭgusto (aŭ julio) 1608) estis germana verkisto, kalvinista teologo kaj filozofo. Li estis konata pro sia "Analiza Metodo". Kiel verkisto pri retoriko, li estis komparita al Gerhard Johannes Vossius, kaj konsiderita influa en Norda Eŭropo kaj partikulare en Anglio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Keckermann naskiĝis en Gdańsk (Danzig), en Reĝa Prusio, de kalvinistoj Georg kaj Gertrude Keckermann[2] kaj studis en la loka Akademia Gimnazio antaŭ translokiĝi al la Universitato de Vitenbergo (Majo 1590) kaj al la Universitato de Lepsiko (printempo 1592). Tamen post la morto de la Princo Kristiano la 1-a Keckermann partoprenis en la migrado de kalvinistaj akademiuloj al la Universitato de Hajdelbergo en oktobro de tiu jaro. Li ricevis sian magistrigon la 27an de februaro 1595. La 4an de februaro li estis nomumita Profesoro de Hebrea Lingvo tie. En 1601 li revenis al sia hejmurbo por instrui kiel rektoro (1602–1608) en la Gimnazio de Danzig. Liaj nombraj verkoj estis publikigitaj je la fino de lia mallonga vivo, aŭ (plej el ili) postmorte.

Keckermann mortis en Danzig. Li estis priskribita en la verkoj de Melchior Adam.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj:[3]

  • 1598, Praecognitorum Logicorum Tractatus tres Leipzig 1598, reprinted in his Opera Omnia Tomus Primus (Geneva, 1614)
  • 1600, Systema logicae, tribus libris adornatum, pleniore praeceptorum methodo, et commentariis scriptis ad praeceptorum illustrationem. Hanoviae: Antonius 1600, 6. ed. 1613; last edition 1620
  • 1600, Systema grammaticae Hebraeae, sive, sanctae linguae exactior methodus. Hanoviae: Antonius, ca. 1600
  • 1602, Systema S. S. Theologiæ, Tribvs Libris adornatum. Methodum ac Dispositione[m] operis Tabvla præfixa adumbrat. Cum indice rerum & verborum locupletissimo. Hanoviæ: Apud Guilielmum Antonium 1602
  • 1606, Systema logicae minus succincto praeceptorum compendio tribus libris adornatum ... ut sevire possio gymnasio Dantisco. Hanoviae.
  • 1607, Systema Ethicæ. Tribus libris adornatum [et] publicis prælectionibus traditum in Gymnasio Dantiscano. Londini, Ex Officina Nortoniana, 1607: auch Hanoviae: Antonius 1607, 2. ed.
  • 1607, Systema disciplinae politicae, publicis praelectionibus anno 1606 propositum in gymnasio Dantiscano, a. Seorsim accessit Synopsis disciplinae oeconomicae, eodem auctaure. Hanoviae.
  • 1608, Systematis selectorum ius Iustinianeum et feudale concernentium volumen alterum continens quatuor illius partes posteriores. Francofurti ad Moenum: Sauer, Johann Fischer, Peter Erben.
  • 1608, Systema rhetorica, in quo artis praecepta plene et methodica traduntur a 1606 privatim propositum in Gymnasio Dantiocano. Hanoviae.
  • 1609, Apparatus practicus sive idea methodica et plena totius philosophiae practicae
  • 1609, Scientiae Metaphysicae Systema
  • 1610, Systema Ethicum
  • 1611, Systema astronomiae compendiosum
  • 1612, Systema geographicum
  • 1612, Systema logicae plenioris
  • 1612, Systema physicum
  • 1613, Systema praeceptorum logicorum
  • 1613, Systema systematum

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas M. Conley, Rhetoric in the European Tradition, 1994
  2. Hockey, Thomas. (2009) The Biographical Encyclopedia of Astronomers. Springer Publishing. ISBN 978-0-387-31022-0.
  3. Mueller science Spezialitäten / system / systsmtitel (1556-2006), alirita la 16an de majo 2008.