Bartolomé Carranza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portreto de la arkiepiskopo Bartolomé de Carranza de Luis de Carvajal, 1578. Katedralo de Toledo.

Bartolomé Carranza de Miranda (Miranda de Arga, Navaro, 1503Romo, 2-a de majo de 1576), arkiepiskopo kaj teologo navara, Hispanio, tre influa dum la Kontraŭreformacio kaj en Trento kaj en la katolika restaŭro de Anglio sub Maria la 1-a. Li estis procesita de la tribunalo de la Inkvizicio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1520, nur 16jaraĝa, eniras en la ordeno de la Dominikanoj. Li studis en Valadolido, kie li ekinstruis pri arto kaj koincidis kun Fray Melchor Cano, kiu estos lia akra rivalo en scienco kaj ene de la ordeno dominikana. La rivaleco jam aperis dum akademia programero de la lernojaro 1532-1533. Ekde tiam li jam kunlaboris kun la Inkvizicio. Dum la 153a-aj jaroj li elstaris kiel predikisto kaj plurivalis kun Melchor Cano. En 1546, 1547 kaj 1551 partoprenis aktive en la Koncilio de Trento.

Pro ordeno de la reĝo Filipo la 2-a veturis julie de 1554 al Anglio kun la celo restaŭri la ordeno de la dominikanoj en Anglio, sed sekrete por klopodi restaŭri katolikismon en Anglio. Li estis konfesisto de la dua edzino de Filipo la 2-a, nome Maria la 1-a. Ĉio tio malsukcesis ĉar kaj la reĝino kaj la kardinalo Pole mortiĝis en 1558. En tiu epoko verkis sian faman Comentarios sobre el catecismo romano, kiu estos ekskuzo por postaj akuzoj, kaj estis presita en Antverpeno en 1558. Kiel premio Filipo la 2-a proponis lin kiel sukcedanto de Juan Martínez Silíceo kiel arkiepiskopo de Toledo, kion li akceptis februare de 1558 en Bruselo por eniri la 13an de oktobro 1558 en Toledo, kie li postenis nur unu jaron, lasante memoron de bonfarulo.

Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto de 1559 post trompo li estis arestita de la Inkvizicio kaj portita al Valadolido. La reĝo profitis el longa procezo ĉar dume li enspezis la altajn spezojn de la arkidiocezo. La proceso okazas en Hispanio (1559-1567) kaj poste en Romo, kie la papo Pio la 5-a senkulpigis la arkiepiskopon, sed mortiĝis antaŭ ties efektivigo.

La venonta papo Gregorio la 13-a decidis finigi la proceson, sed la malamikoj de Carranza reprokrastigas la verdikton. Poste la verdikto de 14a de aprilo de 1576 deklaris lin suspektita el herezo, kvankam la verko akuzita estis deklarita ortodoksa fare de la Koncilio de Trento en 1563. Post defendo fare de Martín de Azpilicueta, sendita al Romo de Filipo la 2-a, Carranza estis finfine senkulpigita, tuj antaŭmorte.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Bartolomé de Carranza ĵus reeldonitaj:

  • Tratado sobre la virtud de la justicia (1540) Eunsa. Ediciones Universidad de Navarra, S.A., 2003.
  • Summa conciliorum et pontificum a Petro usque ad Paulum tertium Universidad de Valencia. Servicio de Publicaciones = Universitat de València. Servei de Publicacions, 2000.
  • Comentarios sobre el catecismo cristiano. Biblioteca de Autores Cristianos, 1999.
  • La forma de rezar el rosario de Nuestra Señora: con una breve declaración de las oraciones del Pater Noster y del Ave María. Fundación Universitaria Española, 1999.
  • Controversia sobre la necesaria residencia personal de los obispos. Fundación Universitaria Española, 1994.
  • Speculum pastorum. Seminario Teológico de San Ildefonso, 1992.
  • Comentarios al Catechismo. Ediciones Atlas, 1976.
  • Comentario sobre el Catechismo Christiano II. Biblioteca de Autores Cristianos, 1972.
  • Comentarios sobre el Catechismo-christiano I. Biblioteca de Autores Cristianos, 1972.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Ignacio Tellechea Idígoras. Fray Bartolomé Carranza: documentos históricos. Real Academia de la Historia. Madrid, 1994.
  • J. Ignacio Tellechea Idígoras. Fray Bartolomé Carranza: documento histórico. Real Academia de la Historia. Madrid, 1981.
  • J. Ignacio Tellechea Idígoras. Fray Bartolomé Carranza y el Cardenal Pole. Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1977.
  • J. Ignacio Tellechea Idígoras. Fray Bartolomé de Carranza: Documentos Históricos A. (1561-1562). Concepción Maestre. Madrid, 1975.
  • J. Ignacio Tellechea Idígoras. Fray Bartolomé Carranza de Miranda: investigaciones históricas. Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]