Bartolomeo Kolumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeo Kolumbo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Ĝenovo
Morto 1-an de januaro 1515 (1515-01-01) (55-jaraĝa)
en Sankta Domingo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Domenico Colombo
Patrino pep
Frat(in)oj Kristoforo Kolumbo • Diego Colombos
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Bartolomeo KOLUMBO, en hispana: Bartolomé Colón, en itala: Bartolomeo Colombo (Ĝenovo, 13-a de Septembro 1460 - Concepción, Hispaniolo, 11-a de Decembro 1514), estis itala navigisto kaj kartografo, frato de Kristoforo Kolumbo kaj de Giacomo aŭ Diego Colón, unua adelantado kaj dua guberniestro de Hindioj, krom kunlaboranto de sia pli aĝa frato Kristoforo en liaj marveturoj. Tiel li estis kartografo en Lisbono dum la dekomencaj iniciatoj de Kristoforo. Eble li partoprenis en la ekspedicio de Bartolomeu Dias al la Kabo de Bona Espero inter 1487 kaj 1488. Reveninte li veturis al Anglio kaj Francio, dum Kristoforo faris same al Hispanio.

Códice Zorzi, mapo de kiel oni komprenis tiam la veturon el Hispanio kaj Afriko al Azio (Ameriko) iam atribuita al Bartolomeo Kolumbo.

En Francio en 1493 li eksciis pri la malkovroj fare de la frato. Venis al Hispanio, kaj apogite de la krono ekspediciis al Hispaniolo kien li alvenis la 24an de Junio 1494. Li restis en la insulo dum ses jaroj kaj duono (1494-1500) kie li estis guberniestro uante la titolon adelantado dum la foresto de Kristoforo, kiu en Junio 1496 revenis en Hispanion post sia dua vojaĝo. En 1497 startis insurekcio estrita de Francisco Roldán; en 1500 alvenis Francisco de Bobadilla kiel juĝisto kaj nova guberniestro; tiukadre la tri fratoj Kolumbo estis malliberigitaj kaj senditaj al Hispanio, kie ili estis senkulpigitaj fare de la Katolikaj Gereĝoj. Post tio, Bartolomeo akompanis denove Kristoforon en lia lasta el liaj kvar vojaĝoj (1502-1504). En 1506 li iris al Romo por serĉi apogon de la Hieronimanoj kaj de la papo Julio la 2-a, al kiu montris kopion de la letero sendita de sia frato al la reĝo Fernando jam regento de Kastilio en 1503. Tiuj demarŝoj funkciis kaj li ricevis posedon de la insulo Mona. Li mortis en en 1514 en Hispaniolo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mascarenhas Barreto, Augusto, O Português. Cristóvão Colombo Agente Secreto do Rei Dom João II, ed. Referendo, Lisboa, 1988. Angla versio: The Portuguese Columbus: secret agent of King John II, Palgrave Macmillan, ISBN 0-333-56315-8
  • Varela, Consuelo, La caída de Cristóbal Colón. El juicio de Bobadilla, Editorial Marcial Pons, Madrid, 2006, ISBN 84-96467-28-7