Rusa leporhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barzojo)
Rusa leporhundo
Rusa leporhundo
Rusa leporhundo
FCI-norma n-ro 193
  • Grupo 10: Grejhundoj
  • Sekcio 1: Longharaj leporhundoj
Deveno:

Rusio

Aliaj nomoj:

Barzojo, Barzaja, rusa luphundo, Borzoj

Postkola alto:

virhundo: 75–85 cm
hundino: 68–78 cm

Pezo:

ne difinita

Listo de hundorasoj
vdr

La rusa leporhundo, ankaŭ nomata barzojo, estas raso de hundo.

Ĝi apartenas al la grupo de leporhundoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj priskriboj de la rusa leporhundo datigas je la 17-a jarcento. La priskribaĵoj rakontis pri hundoj, kiuj estis proksimaj al la moderna leporhundo, kaj uzataj por ĉasi la bestojn. Fruaj referencoj al la ne ankoraŭ plene formita fenotipo de la prapatroj de tiuj hundoj estas trovita en la dokumentoj de la Granda Princo de Novgorodo, el 1260[1]. Laboro pri la celkonscia formado de tiu raso komenciĝis en la dua duono de la 16-a jarcento.

Tiuj hundoj unuafoje akiris internacian famon en 1842, kiam la unuaj rusaj hundoj estis alportitaj al Britio. Tie, la raso estis montrita ĉe la unua en la mondo hunda ekspozicio, okazinta en 1891. Du jarojn pli frue, tiuj hundoj estis alportitaj al Ameriko. En Usono la raso akiris popularecon kaj ioma nombro de bredistoj venis al Rusio por preni hundidojn. Rusaj grejhundoj estis agnoskitaj de La "American kennel club" en 1891[1]. Post la revolucio en Rusio, la nombro de la leporhundoj (konsiderita unu el la simboloj de la nobelaro) draste falis. Tamen, post iom da tempo aperis nova raso kaj en 1936 la unua sovetia bredejo de leporhundoj estis fondita.

Galerio[redakti | redakti fonton]


Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Pro sia eleganteco, la rusa leporhundo ĉiam estis populara inter artistoj, skulptistoj, poetoj kaj filmistoj. La pinto de la populareco de la hundraso en Eŭropa arto estis dum la "Art Déco" periodo, kiam noblaj elmigrintoj el Rusio enkondukis la modon pri ĉi tiu hundraso en Eŭropo. Franca artisto Louis Icart famiĝis pro siaj pentraĵoj de rusaj leporhundoj. Inter la verkoj de rusaj artistoj kaj skulptistoj, estas ankaŭ multaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj reprezentantaj rusajn leporhundojn.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La rusa leporhundo estas simbolo de la mondfama eldonejo de Alfred Knof.

La silueto de la hundo de tiu ĉi hundraso estas agnoskita kiel simbolo de la Rusia Hundologa Federacio (RCF).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]