Basbala pilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Basbala pilko estas pilko farita por la sporto nomata basbalo.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la grandaj ligoj de basbalo la pilko havu ĉirkaŭmezuron inter 22,9 kaj 23,5 centimetroj (inter 9 kaj 9 1/4 da coloj) kaj estu inter 142 kaj 148,8 gramojn peza (inter 5 kaj 5 1/4 da uncoj)[1]. La kerno de la pilko estas plej ofte el korko ĉirkaŭita de kaŭĉuko kaj tegita de fadeno, ŝnuretolano. La ekstera parto de la pilko konsistas el du partoj de ledo aŭ artefarita materialo kunkudritaj per 108 kudreroj ruĝkoloraj. Tiu fadeno estas platigita por malpligrandigi la aerreziston de la pilko.

La grando kaj la maso de pilko povas varii laŭ la postuloj de la konkursoj aŭ laŭ la kategorio de la ludantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento unu nura pilko estis uzata dum maĉo kaj ŝanĝita nur, se ĝi vere estis damaĝita. Kiam la pilko alteriĝis inter la spektantoj, la helpistoj reĵetis ĝin al la teamanoj. Dum la maĉo la pilko tegiĝis de polvo kaj de aliaj substancoj uzataj de la ĵetistoj por ŝanĝi la vojon de pilko; ĝi damaĝiĝis surface aŭ laŭ la kudrolinioj.

En 1909 la du ĉefaj usonaj ligoj adoptis la saman pilkon por ĉiuj komunaj maĉoj. En 1920 Ray Chapman mortis post pilkofrapo ĉekapa. Ekde tiam la arbitraciantoj anstataŭas la pilkon tuj post ekdamaĝiĝo. Nuntempe uzatas dekduo da pilkoj por unu maĉo.

Famaj pilkoj[redakti | redakti fonton]

  • La pilko batita de Mark McGwire por sia 70-a ĉirkaŭkurado en 1998 (kiu starigis novan rekordon de ĉirkaŭkuradoj en unu sezono de supera ligo) estis vendita par subtenanto al la bildstrio-desegnisto Todd McFarlane kontraŭ 3 milionoj da usonaj dolaroj.
  • En 2007, la pilko batita de Barry Bonds por sia 756-a kurado (rekordo de nombroj de kuradoj en supera ligo), estis proponita aŭkcie la 21-an de aŭgusto. Ĝin aĉetis la 15-an de septembro la stilisto Marc Ecko kontraŭ sumo de 752.467 usonaj dolaroj. Post pridemando de subtenantoj per sia ttt-ejo, Ecko decidis aldoni asterikson al la pilko antaŭ ol sendi ĝin al la templo de la famo de basbalo en Cooperstown. La asterikso havs duoblan signifon. Ĝi unue referencas al la rekordo de kuradoj batitaj en unu sezono de Roger Maris en 1961 (61 kuradoj). La dua signifo rilatas al la supozo de droguzado fare de Bonds en la 2000-aj jaroj, kiu ombris lian rekordon[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle MLB.com, Oficialaj reguloj de la MLB Arkivigite je 2009-01-31 per la retarkivo Wayback Machine, parto 1.09: ecoj de la pilko.
  2. angle AP Sports via Yahoo sports, Barry Bonds' No. 756 to be branded with an asterisk and sent to Baseball Hall of Fame Arkivigite je 2009-09-22 per la retarkivo Wayback Machine, Rick Freeman, 26 septembre 2007