Basilius Faber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basilius Faber
Persona informo
Aliaj nomoj Basilius Faber
Naskiĝo 30-an de novembro 1519 (1519-11-30)
en Żary
Morto 30-an de novembro 1574 (1574-11-30) (55-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj latina
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Wittenberg
Okupo
Okupo instruisto • teologo
vdr

Basilius FABER (ĉ. 1520 en Żary; mortinta ĉ. 1576 en Erfurto; ankaŭ Basilius Schmidt) estis germana pedagogo. Li gravis kiel verkisto de la unua eklezihistoriaĵo Magdeburger Centurien el ekskluzive protestanta vidpunkto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante parenco de la instruisto Michael Neander li frekventis unue la lernejon de sia naskiĝurbo kaj - sub la estreco de Valentin Trotzendorf - la lernejon en Złotoryja. je pasko 1538 li ekstudentis ĉe la Universitato de Wittenberg kie li konatiĝis kun Filipo Melanktono kaj Marteno Lutero. Longa tamen ne estis lia restado tie, ĉar baldaŭ li iĝis privata instruisto en Nordhausen, kie li instruis la filojn de Johann Spangenberg kaj iĝis en 1550 lernejestro.

Engaĝiĝante en la idearo de la gnesioluteranoj ĉirkaŭ Matthias Flacius li havis kverelojn kiuj kondukis lin en 1556 al Bad Tennstedt. De tie li iris al Magdeburg kaj nomumitis lernejestro de la fare de la abatino Anna la 2-a, grafino de Stollberg-Wernigerode nove fondita instituto en Quedlinburg. Sed kiam la abatino postulis de ĉiuj lernigistoj kaj klerikoj la personan agnoskon de la melanktona Corpus Doctrinae, Faber rifuzis fari tion pro siaj konvinkoj.

Tio demisiigis lin en 1570 pro kio li iris unue al Ummendorf (Börde). En 1571 li iris al Erfurto, kie li dungitis ĉe la Evangelia Konsilantargimnazio: tie li ĝismorte deĵoris. Faber konsideratas impona pedagogo de Saksio en la 16-a jarcento kiu havis daŭrajn kontaktojn kun Georg Fabricius kaj Adam Siber. Li evoluigis la lernejaron saksian eldonante plurajn skribitaĵojn kun pedagogia enhavo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Libellus de Synonymia Terentii et copiosa phrasium et locutionum commutatione, Leipzig 1553, 2-a volumo en 1556.
  • Loci observatorium atque expositionum indices numerosissimi in Cicerone Epistolae Familiares omnes, Leipzig 1553.
  • Libellus de ratione genuina dicendi et scribendi, monstrata e Terentio et Cicerone, Leipzig 1554.
  • Elenchus legum et disciplinae scholasticae, 1571.
  • Libellus de disciplina scholastica, 1572.
  • Thesaurus eruditionis scholasticae, 1571, 1587, 1623, 1625, 1691, 1749.

Literaturo[redakti | redakti fonton]