Basklarneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basklarneto
it.: clarinetto basso, clarone
an.: bass clarinet,
fr.: clarinette basse
Basa klarneto kaj kontrabaso, ĉiu ĝis profunda C/Do
Klasifiko
aerosonilo
ligna blovinstrumento
kun unuobla anĉo
tonamplekso

(realsone notita)
Parencaj instrumentoj
klarneto

Basklarneto estas ligna blovinstrumento, la basinstrumento el la familio klarnetfamilio. Kiel transpona muzikinstrumento ĝi sonas je malalt-B♭, do grandan naŭton pli malalta ol notite. La kontrabas-klarneto sonas pluan okton pli malalta, la subkontrabas-klarneto estas la plej malalta instrumento de la klarnetfamilio. Kelkaj pli malnovaj komponaĵoj (ekz. de WagnerMaurice Ravel) ankaŭ postulas basklarneton en A. Sed ĉar tiel agorditaj instrumentoj nun ne plu estas konstruataj, klarnetisto devas transponi la voĉon. Krom la kutima notado en violonklefo estas uzata, ofte en francaj verkoj, la basklefo, en kiu la voĉo aperas okton pli malalta, do plentonon super la sonanta tono.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Basklarneto kutime estas farita el grenadilligno (pli simplaj versioj ankaŭ el plasto). Ĝi konsistas el buŝaĵo, duparta S-arko, supra kaj malsupra peco same kiel sonfunelo. La sonkaliko kutime estas metala, tamen de nove ekzistas ankaŭ sonfuneloj el ligno, kio efikas pozitive sur la sonon kaj resonadon de la instrumento. Basklarneton oni ludas sidanta. Tamen la instrumento havas ankaŭ, simile al saksofono, hokingon, muntitan ĉe la ligilo inter supra kaj malsupra peco, en kiun oni povas enhoki portbendon (ekzemple por uzado je marŝmuziko aŭ por soloistoj, kiuj volas koncerti starantaj). Por alĝustigi la basklarneton al la korpogrando de la side ludantaj muzikistoj, ĝi havas alto-alĝustigeblan pinglon similan al tiu de violonĉelo. Malofte oni vidas instrumentojn kun fleksita tubo, kiuj similas al fagotoj. Kelkaj produktanto uzas ĉi tiun variaĵon precipe por konstrabas-klarnetoj. Kiel ĉiuj klarnetinstrumentoj ĝi havas cilindran mezuron kaj buŝaĵon kun unuobla anĉo.

Kvar modernaj basklarnetoj.

Alie ol sopranklarneto, kies plej malalta tono estas eta E (realsone D), nuntempe la plej multaj basklarnetoj povas ludi ĝis la granda C (realsone kontra-B♭). La supra limo de la tonamplekso dependas, kiel je ĉiuj blovinstrumentoj, de la lerteco de la blovisto kaj de la uzata buŝaĵo aŭ anĉo.

Eĉ pli ol je sopranklarneto je basklarneto venkis la Boehm-sistemo, ne laste, ĉar basklarnetoj kun Müller-sistemo pro la tutmonde tre limigita demandado estas multe pli kostaj. Krome la oferto de anĉoj kun germana fasono estas tre malgranda.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La preciza origino de la basklarneto estas necerta. Eble ĝin evoluigis G. Lott en 1772 je Parizo aŭ Heinrich Grenser en 1793. Antaŭe la kurbigita basetkorno estis la malalta instrumento el la klarnetfamilio. La belga muzikinstrumenta konstruisto Adolphe Sax enkondukis komence de la 19-a jarcento la rektlinian instrumentformon, kiu teniĝis ĝis nun.

Uzado en la muziko[redakti | redakti fonton]

Kontrabas-klarneto

Basklarnetojn oni uzas ofte por pliampleksigo de la sono en pli malgrandaj ensembloj, krome oni trovas ilin ekde 1850 ofte en simfoniorkestro, kie ili plejofte plenumas la basfunkcion. Ankaŭ en ĵazo la instrumento estas ŝatata.

En orkestro[redakti | redakti fonton]

En orkestro basklarneton ludas plejofte la dua aŭ tria klarnetisto kiel krominstrumento, grandaj orkestroj foje tamen havas nurajn basklarnetistojn.

La plej fama basklarneta soloo en la klasika muziko estas ja Danco de la sukerfeino el la baleto La Nuksrompilo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, en kiu la malaltaj tonoj kontrastas la trembrilajn altecojn de la ĉelesto. Pluaj soloajn pasaĵon oni povas aŭdi en kelkaj operoj de Wagner (ĉefe en Tristan kaj Walküre) kaj en la Rhapsodie Espagnole de Maurice Ravel. Gravan rolon la basklarneto ludas en la simfoniaj poeziaĵoj de Richard Strauss (ekz. Till Eulenspiegels lustige Streiche) kaj en fakte ĉiuj orkestrokomponaĵoj de Gustav Mahler.

Krome la basklarneto estas ero de preskaŭ ĉiuj simfoniaj blovorkestroj. Jen ĝi ne estus forpensebla el la nuntempa literaturo. Ofte ĝia mistera sono estas uzata en trankvilaj pasaĵoj kun longe eltenataj tonoj. Alie ol ekz. sur fagoto sur basklarneto pli facile eblas eksonigi malaltan tonon milde kaj mallaŭte.

Krome komponistoj aplikas la instrumenton pro ĝia alta moviĝemo ĝis en la malalta registro.

En ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

Ĉefe en la Nova Muziko la basklarneto estas foje ankaŭ uzata en malgrandaj ensembloj. Sian plej faman uziĝon ĝi havas en Pierrot Lunaire de Arnold Schönberg. Krome basklarneto ĉiam estas ero de klarnetkvaropo. Kelkaj aranĝoj allasas tamen ankaŭ ĝian anstataŭadon per B♭-klarneto. Ankaŭ en pli grandaj klarnetensembloj aŭ klarnetĥoroj basklarneto kaj parte ankaŭ kontrabas-klarneto estas grava ero de la ensemblo. En aranĝoj de orkestroverkoj, aparte faritaj por ci tiuj ensembloj ĝi estas anstataŭilo de la malaltaj arĉ- resp. aliaj blovinstrumentoj.

Kiel soloinstrumento[redakti | redakti fonton]

Por la basklarneto ekzistas multaj solopeco (parte kun pianakompano), komponitaj precipe en la 20-a jarcento. Tiuj ofte estas virtuozegaj kaj treege malfacilaj. Pecon por basklarneto sola titole Schattenklänge komponis Mauricio Kagel en 1995. Pluaj komponaĵoj estas ekz. de Elliott Carter (Steep Steps el 2001), Dietrich Erdmann (Monolog el 1984), Othmar Schoeck (Sonato por basklarneto kaj piano, op. 41 el 1931), Olga Neuwirth (Spleenel 1994), Iris ter Schiphorst (Hi Bill el 2005).

En ĵazo[redakti | redakti fonton]

En 1926 Omer Simeon ludis la unuan ĵazan basklarentan soloon de la ĵazhistorio en la peco Someday Sweethart de Jelly Roll Morton kaj ties Red Hot Peppers. Komence de la 1930-aj jaroj Harry Carney ludis en la aranĝoj de Duke Ellington foje basklarneton. La unua grava soloisto de la instrumento tamen estis Eric Dolphy, kiu instalis ĝin kiel ĵazinstrumenton rigardendan kiel serioza. Ekde tiam basklarneto ofte estas uzata, malofte tamen muzikistoj (ekz. Michel Pilz, Rudi MahallThomas Savy) specialiĝas nure por ĉi tiu instrumento, ofte ĝin ludas saksofonistoj kiel krominstrumenton.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bassklarinette » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3591969 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)