Baskulputo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baskulputo en Ukrainio en 1950

Baskulputoŝadufo estas akvoleviga sistemo, uzanta por gajno de akvo por irigaciotrinkakvo. Ĝi konsistas el la gruosimila lev-sistemo kaj puto kun grundakvo aŭ kavo kun riverakvo. Ĝi funkcias kiel levilo.

La baskulputo estas frua gruo-simila ilo kun levmeĥanismo, uzita en irigacio ekde la 3-a jarmilo a.K. fare de la Mezopotamianoj, ĝi aperis sur sigelo el epoko de Akada Imperio. En 1500 a.K., la antikvaj egiptoj transprenas la ideon kaj poste la minoanoj, ĉinoj kaj aliaj. Ĝi estis ĝenerale uzata en kultivada irigacia sistemo uzanta basenojn, digojn, fosaĵojn, murojn, kanalojn por helpi irigacion.

La baskulputo per homa forto levas akvon de akvofonto sur grundon aŭ en alian akvovojon aŭ basenon. La meĥanismo konsistas el kadro kun akso, unu longa stango, kontraŭpeza poluso sur pivoto, kun sitelo alkroĉita al la alia fino de ĝi aŭ ofte alkroĉita je fino de alia stango.

Ĝi daŭre estis uzata en multaj lokoj de Afriko kaj Azio kaj tre ofte en kamparaj lokoj de Hindio kaj Pakistano, kiel ekzemple en la Bhoĝpuri-zono de la Ganga ebenaĵo, kie ĝi estas nomata "dhenki". Ili restas oftaj en la Granda Ebenaĵo de Hungario, kie ili estas konataj, kiel "gémeskút" (laŭlitere, "ardea puto") kaj estas konsideritaj simbolo de la regiono.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ŝadufo en Egipto

La baskulputo estas facile konstruebla kaj estas tre efika dum uzado. Ĝi konsistas el starigita kadro, sur kiu estas muntita longa stango aŭ branĉo, akse je distanco de ĉirkaŭ kvinono de ĝia tuta longo. Ĉe la longa fino de tiu ĉi stango pendas sitelo, ledsako, aŭ bitumo-tegita fragmita korbo. La sitelo povas esti farita en multaj malsamaj stiloj, foje havante malebenan bazon aŭ supron. Tio permesas tuj distribui la akvon aŭ mane facile malplenigi. La mallonga fino de la stango portas pezon (argilo, ŝtono aŭ simila), kiu funkcias kiel kontraŭpezo de la levilo. La sitelo povas esti mallevita fare de la funkciiganto uzante sian propran pezon por puŝi ĝin malsupren; la kontraŭpezilo tiam levas la plenan sitelon sen peno. Kun preskaŭ senforta mallevado kaj levado, la sitelo povas esti uzata por preni kaj porti akvon de akvoareo (tipe, rivero aŭ lageto), puto sur grundon aŭ al alia akvoareo. Ĉe la fino de tiu ĉiu movado, la akvo estas malplenigita en kanaletojn, kiuj transportas la akvon laŭ irigaciaj fosaĵoj en la bezonatan direkton. La baskulputo havas levdistancon de 1 ĝis 6 metroj. Studo de efikeco en diversaj lokoj en Ĉado montris, ke unu viro povas levi 10-34 galjonojn (45-150 l) je minuto super altecoj de 5,9-20 futoj (2-6 m), kaj ĝia efikeco estis kalkulita je 60%.