Baskunĉak
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Baskunĉak Баскунчак | |
---|---|
Situo | Astraĥana provinco (Rusio) |
Speco de la lago | Sala lago |
Areo de la baseno | 11000 km² |
Datenoj | |
Koordinatoj | 48°10′N 46°53′O / 48.167°N, 46.883°OKoordinatoj: 48°10′N 46°53′O / 48.167°N, 46.883°O |
Supermara alteco | -21 m |
Surfaca areo | 115 km² |
Baskunĉak (ruse Баскунчак) estas sala lago de areo 115 km² en Astraĥana provinco en Rusio, situanta je ĉirkaŭ 270 km norde de lago Kaspio kaj je 53 km oriente de rivero Volgo.
La surfaca alto de la lago estas 21 m sub la marnivelo. Ĝi estas nutrita de riveroj de baseno de areo de 11.000 km². La saleco de la lago estas ĉirkaŭ 300 g/l. Ekde la 8-a jarcento ĝia salo estas minata kaj distribuita tra la Silka Vojo. Nuntempe la laga salo de klara pureco (99,8 % de natria klorido) kovras 80 % de rusia sala produktado. Depende de bezonoj, inter 1,5 milionoj kaj 5 milionoj da tunoj da salo estas minataj en jaro.
Ekde 1997 la areo estas severe protektata kiel naturrezervejo.