Bataliono de Tebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sankta Bataliono de Tebo (en antikva greka ἱερὸς λόχος / hieròs lóĥos) estis milita korpuso de elito greka formita de 150 paroj de amantoj, ĉiuj viroj. Laŭ Plutarko, ĝi estis kreata de la komandanto tebana Gorgido.[1] La paroj konsistis el pli maljuna membro aŭ “heniochoi” (kondukisto) kaj unu pli juna aŭ “paraibatai” (kompano). La motivon por la uzo de tia “armeo de amantoj” en batalo esprimis Plutarko:

Por viroj samtribanoj aŭ samfamilianoj estas malmulta valoro de unu por aliaj kiam premas danĝero; sed roto cimentata de amikeco bazita sur amo neniam rompiĝos kaj estos nevenkebla; ĉar amantoj, hontaj pro maldigneco antaŭ la vido de ties amatoj kaj amatoj antaŭ la vido de ties amantoj, deziraj sinĵetas al danĝero por konsolo de ĉiuj.

Laŭ Plutarko, Gorgido dekomence distribuis tiun Batalionon de Tebo laŭlonge de siaj linioj kiel elitan korpuson por plifortigi la kuraĝon de la aliaj, sed tiam Pelopido, post kiam la Bataliono luktis sukcese en la batalo de Tegiro, uzis ĝin kiel personan gvardistaron. La Sankta Bataliono de Tebo estis grava parto de la greka infanterio dum ĉirkaŭ 33 jaroj.

Ties ununura malvenko okazis en la Batalo de Keroneo, en la 338 a. K., kio estis decida batalo laŭ kiu Filipo la 2-a (Makedonio) kaj lia filo Aleksandro la Granda finis la sendependecon de la grekaj urboŝtatoj. Filipo estis kaptivita en Tebo, kie li lernis ties militan taktikon. La resto de la teba armeo fuĝis kiam ĝi devis alfrunti la enormajn fortojn de Filipo kaj Aleksandro, sed la Sankta Bataliono, ĉirkaŭita, restis firma kaj falis kie ili estis. Plutarko rakontis, ke Filipo, antaŭ la vido de la amasigitaj kadavroj kaj sciinte pri kiuj temas, diris:

«Mortu kiu suspektus, ke tiuj viroj ĉu suferis, ĉu faris ion maltauĝan.»

Kvankam Plutarko asertas, ke la 300 komponintoj de la bataliono mortis tiun tagon, aliaj verkistoj asertas, ke 250 mortis kaj la resto nur vundiĝis. Tio estis konfirmita en la komuna tombejo de Keroneo, kie troviĝis 254 skeletoj, liniigitaj laŭ 7 linioj.

Notoj

  1. Plutarco, Paralelaj vivoj xviii.1