Batalo de Baĥmaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo ĉe Baĥmaĉ)
Batalo ĉe Baĥmaĉ
Konflikto: Orienta Fronto (Unua mondmilito)
Memormonumento pri la Batalo ĉe Baĥmaĉ en Olomouc (Ĉeĥio). Statuo de legiulo en vintra uniformo estis farita de Otakar Španiel.
batalo
Daŭro: 8-a de marto 1918 - 13-a de marto 1918
Loko: Baĥmaĉ, hodiaŭ Ukrainio
Rezulto: Ĉeĥoslovaka venko
Flankoj
Ĉeĥoslovakaj legioj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Komandantoj
Ludvík Krejčí
Perdoj
145 mortintoj
210 vunditoj
41 netrovintoj
ĉirkaŭ 300 mortintoj
centoj vunditaj
vdr

La Batalo ĉe Baĥmaĉ (Bitva u Bachmače en ĉeĥa), estis batalo inter Ĉeĥoslovaka legio el Rusio kaj germanaj trupoj okupante Ukrainion. La batalo daŭris de la 8a ĝis la 13a de marto 1918 ĉe la urboj de Baĥmaĉ (Бахмач), nune en Ukrainio. La Legio sukcesis fuĝi el sieĝigo.

La 3an de marto 1918 Rusio, kontrolita de la Bolŝevikoj, subskribis la pactraktaton de Brest-Litovsk kun Germanio per kiu ĝi rezignis, inter aliaj aferoj, kontroli super Ukrainio. Armeoj de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario startis okupi la landon sen multa rezistado. La Ĉeĥoslovaka legio (ĉirkaŭ 42 000 soldatoj), engaĝiĝis en retiriĝaj bataloj kontraŭ tiuj armeoj, kaj klopodis fuĝi el Rusio tra la Transsiberia fervojo.

La 8an de marto germanoj atingis Baĥmaĉ, grava fervoja nodejo kaj la Legio estis en danĝero esti ĉirkaŭata. La minaco estis grava ĉar kaptitaj legiuloj estis senjuĝe ekzekutataj kiel perfiduloj de Aŭstrio-Hungario. La regimentoj 6a "Hanácký" kaj la 7a "Tatranský", kun la ataka bataliono de la Ĉeĥoslovaka Armeo de la Legio ekis defendo ĉe la urbo kontraŭ alvenantaj germanaj 91a kaj 224a infanteriaj divizioj. La lukto akriĝis la 10a de marto kaj daŭris ĝis la lasta trajno kun legiuloj abandonis la urbon, pluante al Vladivostok.

Perdoj de la Legio estis: 145 mortintoj, 210 vunditoj, 41 malaperintoj. Ĉirkaŭkalkuloj de germanaj perdoj estis ĉirkaŭ 300 mortintoj kaj centoj da vunditoj.

Simile al la Batalo ĉe Zborov, la batalo de Baĥmaĉ iĝis unu el la simboloj de la Ĉeĥoslovakaj legioj kaj de ties luktado por sendependeco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Václav Cháb: "Německý vpád na slovanský východ : kus dějin - kus boje o budoucnost", Prago, 1938
  • Václav Cháb: "Bachmač : březen 1918", Prago, 1948
  • Karel Goš: "Bitva u Bachmače byla slavnou epizodou Hanáckého pluku : největší oslavy proběhly v roce 1938", artikolo en gazeto Olomoucký den, 20a Marto, 1999, paĝo 10
  • M. Vlachynský: "V březnu 1918 bojovali legionáři u Bachmače", artikolo en gazeto Českobudějovické listy, 14a Marto, 1998, paĝo 12
  • Adolf Kubíček: Hanáci v revoluci, Olomouc, 1928
  • Vratislav Preclík. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 str., vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (in association with the Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 50 - 70, 72 - 100, 124 - 128,140 - 148,184 - 190

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Resumoj de la batalo[redakti | redakti fonton]

  • [1][rompita ligilo] ĉeĥe
  • [2] ĉeĥe

Koordinatoj: 51° 10′ 58″ N 32° 49′ 38″ O / 51.18278 °N, 32.82722 °O / 51.18278; 32.82722 (mapo)