Batalo de Ĝerbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Ĝerbao fare de Piri Reis.

La Batalo de Ĝerbao okazis en Majo 1560 proksime al la insulo Ĝerbao, nun​ en Tunizio, inter otomanoj estritaj de Pjale Paŝao kaj kristana ŝiparmeo. La rezulto estis favora al la otomanoj; la eŭropanoj perdis ĉirkaŭ la duonon de siaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 8 000 homojn.[1]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1510 armeo de ĉirkaŭ 15 000 homoj de la Reĝlando Aragono kun apogo de la Reĝlando Aragono estis venkita ĉe Ĝerbao kaj tie mortis ĉirkaŭ 4 000 hispanoj. Aprile 1520 nova hispana armeo sukcesis kaj kaptis la fortikaĵon de Ĝerbao. Poste la floto de Hajredin Barbarosa venkis en la batalo de Prevezo en 1538 kaj la islamanoj same venkis en Alĝero en 1541. En 1549, Turgut Reis instaliĝis en la insulo Ĝerbao, kiun en 1551 Andrea Doria rekaptis. Tamen Turgut reinstaliĝis en Ĝerbao iom poste, kaj Nordafriko plue estis rifuĝejo por turkaj kaj berberaj piratoj kiuj rabadis en la marbordoj de Italio kaj Hispanio. Fakte, Pjale estis en 1558 rabadante Menorkon kaj kun Turgut atakis ofte la hispanajn marbordojn. Tiukadre la hispana reĝo Filipo la 2-a alvokis la papon Paŭlo la 4-a por kuna alvoko al kristana alianco cele al rekapto de Tripolo, sidejo de la otomana potenco nordafrike. Finfine en Februaro 1560 la kristana armeo de 10 000 ĝis 15 000 homoj, depende de la fonto, aliris al Tripolo, sed pro diversaj malfaciloj, direktis sin al Ĝerbao, kie ili fortikiĝis, espere, ke turkoj venos nur post monatoj.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Tamen la turkoj venis post nur 20 tagoj kaj surprizis la kristanojn.[2] Post nur kelkaj horoj, la duono de la kristanaj galeroj estis detruitaj aŭ kaptitaj de la turkoj. Ŝajne la kristanaj komandantoj malkonsentis pri kiel fronti la atakon: kelkaj rifuĝiĝis en la fortikaĵo, aliaj klopodis marbatalon aŭ rekte fuĝis. Diversaj historiistoj malkonsentas pri la nombro de mortintaj kristanoj inter 18 000 kaj ĉirkaŭ 9 000, el kiuj du trionoj estus ne militistoj, sed nur malliberuloj punitaj al remado. Ĉirkaŭ milo rifuĝiĝis en la fortikaĵo, kiu suferis sieĝon trimonatan, post kio ili estis mortigitaj, escepte kelkaj kaptitaj kaj portitaj al Konstantinopolo, el kiuj la plej gravaj estis uzitaj por akiri elaĉetojn.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La venko de Ĝerbao markis la pinton de la otomana marhegemonio en Mediteraneo, kreskiĝinta ekde la Batalo de Prevezo, 22 jarojn antaŭe. Post la malvenko de Ĝerbao, la Ordeno de Sankta Johano ne rekaptos Tripolon, kaj perdis sian bazon en Rodoso en 1522, ĝis la Granda Sieĝo de 1565, en kiu la turka malvenko ŝanĝis la ciklon. Post 6 jaroj la malvenko de la granda turka floto fare de la Sankta Ligo en la Batalo de Lepanto (1571) finrompis la miton de la otomana nevenkeblo. Tamen la turkoj estis ankoraŭ unuaranga potenco, kiel montriĝis ĉe la konkero de Kipro (1571) el la venecianoj tuj antaŭ Lepanto, katastrofo kiu ne malhelpis ilin rekonstrui grandan floton antaŭ unu jaro kaj rekapti Tunizon el la hispanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of the Middle East Database de Ted Thornton, alirita la 7an de Novembro 2021.
  2. John Guilmartin, Gunpowder and Galleys (Cambridge University Press, Cambridge, 1974).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clodfelter, Micheal (2017). Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492-2015 (en angla). Jefferson, North Carolina: McFarland. ISBN 978-0786474707.