Batalo de Almansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Almansa
Konflikto: Milito de Hispana Sukcedo
batalo
Daŭro: 25-a de aprilo 1707
Loko: Almansa, (limoj inter Valencio, Alikanto kaj Murcio), Hispanio
Rezulto: Burbona venko
Flankoj
Partianoj de la Burbonoj Partianoj de la Habsburgoj
Komandantoj
James Fitz-James Henri de Massue
António Luís de Sousa
Forto
25.500 22.000
Perdoj
3.500 mortintoj kaj vunditoj 5.000 mortintoj aŭ vunditoj
vdr

La Batalo de Almansa estis batalo okazinta dum la internacia konflikto de la Milito de Hispana Sukcedo la 25-a de aprilo 1707 en Almansa (nuna Albaceto (provinco), en la limoj inter Valencio, Alikanto kaj Murcio, en Hispanio). En la konfronto, la trupoj de Filipo de Anĵuo (nepo de Ludoviko la 14-a), kiu estis kronita kiel Filipo la 5-a, gvidataj de la Duko de Berwick, venkis la trupojn de Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio), komanditaj de Henri de Massue kaj la Markizo das Minas. La batalo ne estis decidiga por meti finon al la internacia konflikto, sed malfermis la pordojn al la Reĝlando de Valencio. Kiel konsekvenco de tiu ĉi batalo, la Reĝlando de Valencio estis okupata de la burbonaj trupoj kvankam la foruoj estis aboliciitaj, kune kun tiuj de Aragono, post la publikigo de la Dekretoj de Nueva Planta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]