Batalo de Antietam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lincoln among a group of soldiers in a military camp
Lincoln kun oficiroj post la Batalo de Antietam. Elstaraj figuroj (el maldekstre) estas 1. Kol. Delos Bennett Sackett; 4. Gen. George W. Morell; 5. Alexander S. Webb, Stabanestro, 5a Korpuso; 6. McClellan;. 8. Dro. Jonathan Letterman; 10. Lincoln; 11. Henry J. Hunt; 12. Fitz John Porter; 15. Andrew A. Humphreys; 16. Kapitano George Armstrong Custer.

La Batalo de Antietam, konata ankaŭ kiel Batalo de Sharpsburg, partikulare en Suda Usono, estis batalo de la Usona Enlanda Milito, okazinta la 17an de Septembro, 1862, inter la Konfederacia Armeo de Norda Virginio de la Gen. Robert E. Lee kaj la Armeo de Potomako de la Gen. George B. McClellan de la Unio, proksime de Sharpsburg, Marilando, kaj de la rojo Antietam. Parto de la Marilanda Kampanjo, ĝi estis la unua arme–nivela batalo en la Orienta Fronto de la Usona Enlanda Milito kiu okazis sur teritorio de la Unio. Ĝi estis ankaŭ la plej sangelverŝa tago en la historio de Usono, kun kombinita totalo de 22 717 mortintoj, vunditoj aŭ malaperintoj.[1][2]

Post persekuti Konfederacian Gen. Robert E. Lee en Marilandon, la Majora Generalo George B. McClellan de la Unia Armeo lanĉis atakojn kontraŭ la armeo de Lee, en defensivaj pozicioj ĉe Antietam Creek. Mateniĝe la 17an de Septembro, Maj. Gen. la korpuso de Joseph Hooker faris fortan atakon al la maldekstra flanko de Lee. Atakoj kaj kontraŭatakoj forblais la maizkampoj (Cornfield) de Miller, kaj la lukto baraktis ĉe la preĝejo Dunker. La atakoj de la Unio kontraŭ Sunken Road finfine aringis la centron de la Konfederaciuloj, sed la avantaĝo de la federaciuloj ne estis profitita. Posttagmeze, la Unia korpuso de la Maj. Gen. Ambrose Burnside eniris en agado, kaj kaptis ŝtonponton super la rivereto Antietam Creek kaj antaŭeniris kontraŭ la dekstro de la Konfederaciuloj. Je ŝlosila momento, la konfederacia divizio de la Maj. Gen. A. P. Hill alvenis el Harpers Ferry kaj lanĉis surprizan kontraŭatakon, kiu retirigis reen Burnside kaj finigis la batalon. Kvankam supernombrita du al unu, Lee uzis siajn tutajn fortojn, dum McClellan sendis malpli ol tri kvaronoj de sia armeo, kio ebligis Lee lukti la Federalulojn ĝis batalhalto. Dum la nokto, ambaŭ armeoj plifirmigis siajn liniojn. Spite la grandajn perdojn, Lee plue bataletis kontraŭ McClellan dum la 18a de Septembro, kvankam jam movanta sian vunditan armeon suden de la rivero Potomako.[3]

La preĝejo Dunker post la 17a de Septembro, 1862. Mortintoj kaj de la Unio kaj de la Konfederacio kunkuŝas surgrunde.

Spite la fakton, ke li havis superecon de nombroj, la atakoj de McClellan malsukcesis atingi fortokoncentrigon. Tio permesis al Lee havi ŝanĝantajn fortojn kiuj moviĝis laŭlonge de internaj linioj por fronti ĉiun defion. Pro tio McClellan malsukcesis detrui la armeon de Lee kvankam li havis ampleksajn rezervofortojn kiujn li povis deploji por atingi surlokajn sukcesojn. McClellan insistis en sia erara kredo, ke li estis supernombrita. Tio kontribuis al lia troa prudentemo laŭlonge de lia kampanjo.

McClellan estis haltiginta la invadon de Lee en Marilandon, sed lia armeo estis suferinta pli fortajn perdojn, kaj Lee kapaablis retiri sian armeon reen al Virginio sen interfero. La malakcepto de McClellan persekuti la armeon de Lee kondukis al lia forigo el la komando fare de la Prezidento Abraham Lincoln en Novembro. Kvankam la batalo estis taktike senvenka, la konfederaciaj trupoj devis retiriĝi la unuaj el la batalkampo kaj abandonis sian invadokolopodon, kio konvertis tion en strategia venko de la Unio. Tia preskaŭvenko havigis al Lincoln fidon por anonci sian Emancipiga Proklamo, kiu liberigante pli ol 3.5 milionojn da sklavoj en la Konfederaciaj ŝtatoj, startigis la procezon de emancipigo por la ceteraj personoj konsiderataj, jure, kiel sklavoj ene de Usono, kaj farante tion, li malkuraĝigis, ke la brita kaj franca registaroj, kiuj estis tre kontraŭaj al la sklaveco, kaj fakte estis jam abolintaj sklavecon antaŭ la Usona Enlanda Milito, agnosku la Konfederacion.

Ĉirkaŭkalkuloj indikas por la Unio 12 410 perdojn, el kiuj 2 108 mortintoj, dum por la Konfederacio 12 051 perdojn, el kiuj 3 281 mortintoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McPherson 2002, p. 3.
  2. "Antietam: A Savage Day In American History". Arkivigite je 2020-12-18 per la retarkivo Wayback Machine NPR.org. Alirita la 24an de Aprilo, 2021.
  3. NPS Arkivigite je 2014-10-11 per la retarkivo Wayback Machine.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jamieson, Perry D. Death in September: The Antietam Campaign. Abilene, TX: McWhiney Foundation Press, 1999. ISBN 1-893114-07-4.
  • Kalasky, Robert. "Union dead...Confederate Dead'." Military Images Magazine. Volume XX, Number 6, May–June 1999.
  • Kennedy, Frances H., ed. The Civil War Battlefield Guide. 2nd ed. Boston: Houghton Mifflin Co., 1998. ISBN 0-395-74012-6.
  • Luvaas, Jay, kaj Harold W. Nelson, eld. Guide to the Battle of Antietam. Lawrence: University Press of Kansas, 1987. ISBN 0-7006-0784-6.
  • McPherson, James M. (2002). Crossroads of Freedom: Antietam, The Battle That Changed the Course of the Civil War. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513521-0.
  • Priest, John Michael. Antietam: The Soldiers' Battle. New York: Oxford University Press, 1989. ISBN 0-19-508466-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]