Batalo de Arnhemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Men on foot and jeeps towing guns on a tree lined road
Britaj soldatoj antaŭeniras al Arnhemo, 18a de Septembro.
Eight men walking towards the camera with the hands on their heads
Britaj militprizonuloj. Germanoj fotis prizonulojn post la matena batalo de la 19a de Septembro.
One man running across open space while a second peeps around a doorway
Germanaj fortoj en Oosterbeek. Estis akra dom-al-doma batalo en la ĉirkaŭo.

La Batalo de Arnhemo estis grava batalo de la Dua Mondmilito en la avangardo de Operaco Market Garden fare de Aliancanoj. Ĝi okazis en kaj ĉirkaŭ la urboj de Nederlando nome Arnhemo, Oosterbeek, Wolfheze, Driel, kaj la ĉirkaŭa kamparo el la 17-a al la 26-a de Septembro 1944.

La Aliancanoj estis pretaj eniri en Nederlando post trairi Francion kaj Belgion en la somero de 1944, post la Batalo de Normandio. Market Garden estis la rezulto de la klopodo de la marŝalo Sir Bernard Montgomery favori unusolan vojon norde laŭ la branĉoj de la Malsupra Rejno, kio permesus al la Brita Dua Armeo preteriri la Linion Sigfrido kaj ataki la areon de la rivero Ruhr. Aliancanaj aertransportitaj trupoj estis faligitaj en Nederlandon por sekurigi la ŝlosilajn pontojn kaj urbojn laŭlonge de la akso de antaŭeniro de la Aliancanoj. Pli norde, la Brita 1-a Aertransportita Divizio surteriĝis en Arnhemo por sekurigi la pontojn super la rivero Nederrijn, helpita de homoj de la Glitpilota Regimento kaj de la pola Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski. Oni esperis, ke la brita 30-a Korpuso alvenu atingi la britajn aertransportitajn fortojn en du aŭ tri tagoj.

La Britaj aertransportitaj fortoj surteriĝis je ioma distanco el siaj celoj kaj estis baritaj de neatendita rezistado, ĉefe el elementoj de la 9-a kaj 10-a Kirasitaj Divizioj de SS. Nur malgranda forto estis kapabla atingi la ŝoseponton de Arnhemo dum la ĉefa kerno de la divizio estis haltigita en la ĉirkaŭoj de la urbo. Dume, la 30a Korpuso estis nekapabla antaŭeniri tiom rapide kiel oni antaŭvidis kaj ili malsukcesis anstataŭi la aertransportitajn trupojn laŭplane. Post kvar tagoj, la malgranda brita forto de la ponto estis superita kaj la cetero de la divizio estis kaptita en malgranda sakstrato norde de la rivero, kie ili ne sufiĉe estis plifortigitaj de Poloj aŭ de la 30-a Korpuso kiam ili alvenis sur la suda bordo, nek de liveraj flugoj de la RAF. Post naŭ tagoj de lukto, la disaj restaĵoj de la divizio retiriĝis al la Operaco Berlino (Arnhemo). La Aliancanoj estis nekapablaj antaŭeniri plie sen sekuraj pontoj super la Nederrijn, kaj la frontolinio stabiliĝis suden de Arnhemo. La Brita 1a Aertransportita Divizio preskaŭ ¾ el sia forto kaj ne iris al batalo denove. Totale estis preskaŭ 2 000 mortintoj el la Aliancanoj kaj 6 854 kaptitoj, dum la germanoj suferis 1 300 mortojn kaj ĉirkaŭ 2 000 estis vunditaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ambrose, Stephen (1992). Band of Brothers. Pocket Books & Design. ISBN 0-7434-2990-7.
  • Badsey, Stephen (1993). Arnhem 1944, Operation Market Garden. Osprey Publishing. ISBN 1-85532-302-8.
  • Bennett, David (2008). A Magnificent Disaster. Casemate. ISBN 978-1-932033-85-4.
  • Buckingham, William (2002). Arnhem 1944. Temps Publishing. ISBN 0-7524-1999-4.
  • Evans, Martin (1998). The Battle for Arnhem. Pitkin. ISBN 0-85372-888-7.
  • Frost, Major General John (1980). A Drop Too Many. Cassell. ISBN 0-85052-927-1.
  • Gavin, Major General James (1947). Airborne Warfare. Infantry Journal Press. ISBN 0-89839-029-X.
  • Goldman, William (1977). William Goldman's Story of a Bridge Too Far. Coronet Books. ISBN 0-340-22340-5. [NB: Book has no page numbers]
  • Kershaw, Robert (1990). It Never Snows In September. Ian Allan Publishing. ISBN 0-7110-2167-8.
  • Middlebrook, Martin (1994). Arnhem 1944: The Airborne Battle. Viking. ISBN 0-670-83546-3.
  • Rodger, Alexander (2003). Battle Honours of the British Empire and Commonwealth Land Forces. Marlborough: The Crowood Press. ISBN 1-86126-637-5.
  • Ryan, Cornelius (1999) [1974]. A Bridge Too Far. Wordsworth Editions. ISBN 1-84022-213-1.
  • Shulman, Milton (2004) [1947]. Defeat in the West. Cassell. ISBN 0-304-36603-X.
  • Steer, Frank (2003). Battleground Europe – Market Garden. Arnhem – The Bridge. Leo Cooper. ISBN 0-85052-939-5.
  • Vaessen, Hennie (2011). The Battle of Arnhem. Pelikaanpers. ISBN 978-94-90000-04-2. Serio de tri bildolibroj: The Bridge, Hartenstein Hotel, Eagle and Pegasus.
  • Waddy, John (1999). A Tour of the Arnhem Battlefields. Pen & Sword Books Limited. ISBN 0-85052-571-3.
  • Wilmot, Chester; Christopher Daniel McDevitt (1997) [1952]. The Struggle For Europe. Wordsworth Editions. ISBN 1-85326-677-9.